José María Requena

hispana verkisto

José María REQUENA Barrera (Carmona, provinco Sevilo, 18a de aprilo 1925 - Sevilo, 13a de julio 1998) estis hispana romanisto, poeto, eseisto kaj ĵurnalisto.

José María Requena
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1925 (1925-04-18)
en Carmona
Morto 13-an de julio 1998 (1998-07-13) (73-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Sevilo • Escuela Oficial de Periodismo vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li gradiĝis en juro en la Universitato de Sevilo kaj en ĵurnalismo en la Oficiala Altlernejo de Ĵurnalismo de Madrido. Li estis fondinto, kun grupo de junaj sevilaj poetoj, de la revuo Guadalquivir, pionira post la Hispana Enlanda Milito. En 1955, per La sangre por las cosas, sukcesas iĝi finalisto de la Premio Adonais de poezio kaj tiu verko publikiĝis en la prestiĝa kolekto Agora. Lia unua ĵurnalista laboro estis por La Gaceta del Norte, de Bilbao, kiu retenis lin en Eŭskio ĝis 1964, kiam li revenis al Sevilo, unue kiel subdirektoro de El Correo de Andalucía kaj inter 1975 kaj 1978 kiel direktoro, dum la Hispana Transiro al la demokratio. El 1978, for de la aktiva ĵurnalismo, li dediĉis sin tute al la literatura produktado.[1]

Antaŭe, en 1972, venis al li la Premio Nadal pro sia unua verko, El cuajarón. Al tiu premio aldoniĝis aliaj, kiel la Premio Aljarafe de Cuentos pro sia verko La cuesta y otros cuentos, en 1979. En 1981 ki ricevis la Premion Villa de Bilbao pro sia romano Pesebres de caoba, kaj en 1983 la Premio Luis Berenguer de romano per Las naranjas de la capital son agrias. En 1985, li ricevis la Premion Ciudad de Granada, per sia novelo Agua del sur. En 1992 li ricevis la ĵurnalisman premion Ciudad de Sevilla de Periodismo.

Referencoj redakti

  1. Retejo pri José María Requena Konsultita la 26an de februaro 2016.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José María Requena en la hispana Vikipedio.