Josef Bublík
Josef Bublík (12-a de februaro 1920, Bánov – 18-a de junio 1942, Prago) estis ĉeĥoslovaka soldato, soldato de RAF kaj membro de paraŝutistaro de Bioscop.
Josef Bublík | |
Josef Bublík | |
Naskiĝo | 12-a de februaro 1920 en Bánov, Moravio, Ĉeĥoslovakio |
---|---|
Morto | 18-a de junio 1942 en Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio |
Soldata kariero | |
Tempo de deĵoro: | 1940-1942 |
Deĵoris en: | ĉeĥoslovaka armeo RAF |
Taĉmento: | membro de Bioscop |
Militoj: | dua mondmilito |
Bataloj: | Operaco Bioscop |
Persona informo | |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | soldato |
En ekzilo
redaktiFine de decembro de 1939 li foriris tra Slovakio, Hungario, Jugoslavio kaj Bejruto en Francion. En Agde li estis la 25-an de februaro 1940 prezentita en la ĉeĥoslovakan eksterlandan soldataron kaj envicigita al la 2-a infanteria regimento. Li ne partoprenis en bataloj je Francio.
Post falo de Francio li estis evakuita ĝis Anglio. Tie li estis envicigita al la 1-a infanteria bataliono. La 1-an de aprilo 1941 li estis avancita je kaporalo aspiranto. Propravole li aliĝis en ekzercon por plenumado de apartaj taskoj. Ekde la 15-a de aŭgusto ĝis la 7-a de novembro 1941 li partoprenis bazan sabotadan kurzon, parakurzon aj kurzon por industriaj sabotadoj. Li estis envicigita en paraŝutista grupo Bioscop, al kiu komandis rotestro Bohuslav Kouba.
Aktivigo
redaktiLa 28-an de aprilo 1942 li estis kun la grupo aktivigita en Požáry en Křivoklát. Komune kun Jan Hrubý ili transŝoviĝis ĝis Uherské Hradiště kaj ĉirkaŭaĵo, ĉar proksime de municipo Bánov situas sur certa altaĵo Skaličky kapelo, kiu servis al Josef kiel sekreta kaŝejo Post tio, kiam ili ne trovis kontakton, ili transŝoviĝis Pragon. Ĉi tie helpe de rezistmovado ili kaŝiĝis. Fine kun pluaj paraŝutistoj li transŝoviĝis en Katedralon de sanktaj Cirilo kaj Metodo, kie la 18-an de junio 1942 post batalo kontraŭ gestapo li krimis sinmortigon.