José Jiménez Fernández, plej konata kiel "Joselito" [ĥoseLIto] (Beas de Segura, Jaén, 11-a de februaro de 1943), estas kantanto kaj aktoro hispana, kiu atingis sukceson kiel mirinfano laŭ kromnomoj kiel "El niño ruiseñor" (la najtingala infano), "El niño de la voz de oro" (la infano de la ora voĉo) kaj "El pequeño ruiseñor" (la najtingaleto).

Joselito
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1943 (1943-02-11) (81-jaraĝa)
en Beas de Segura
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo aktorokantistomuzikisto • infana aktoro
vdr

Li estis la sepa kaj lasta filo de Baldomero Jiménez kaj Petra Fernández. Aktuale li vivas kaj loĝas tute aparte el la arta mondo en Utiel (Valencio) post suferi problemojn pro alkoholismo kaj drogoj, parte pro la frua apratigo de la spektakla etoso. Fakte li estis perdinta (logike pro aĝo) la delikatan infanaĝan voĉon jodlecan per kiu li kantis popolajn kantojn iom flamenkece.

Laŭ kelkaj fontoj oni citas 1947 kiel jaro de lia nasko pro la aspekto kiu prezentis en sia unua filmo, El pequeño ruiseñor (la najtingaleto, 1956), pli propra de knabo de naŭ jaroj ol de dektri. Fakte lia kresko estis suferinta rimarkindan prokraston kaj la kinstudioj kiuj produktoris siajn filmojn volis aperigi lin kiel pli juna knabo ol li fakte estis.[1]

La plej famaj filmoj, nome El pequeño ruiseñor (1956), Saeta del ruiseñor (1957) kaj El ruiseñor de las cumbres (1958) estis reĝisorita de Antonio del Amo.

Filmaro redakti

  • El pequeño ruiseñor (1956).
  • Saeta del ruiseñor (1957).
  • El ruiseñor de las cumbres (1958).
  • Escucha mi canción (1958).
  • Las Aventuras de Joselito y Pulgarcito (1959).
  • El pequeño coronel (1959).
  • Aventuras de Joselito en América (1960).
  • Bello recuerdo (1961).
  • Los dos golfillos (1961).
  • El caballo blanco (1962).
  • El secreto de Tomy (1963).
  • Loca juventud (1965).
  • La vida nueva de Pedrito de Andía (1965).
  • El falso heredero (1966).
  • Prisionero en la ciudad (1969).
  • El Irreal Madrid (1969).
  • Spanish Movie (Partopreno) (2009).
  • Torrente 4 (2011).

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Martínez Torres, Augusto (1999). Cine español. Diccionario Espasa. Madrid: Espasa Calpe. ISBN 84-239-9451-1.