Joseph DEISS (naskiĝis la 18-an de januaro, 1946 en Zeihen, AG) estas svisa politikisto. Li apartenas al CVP (Kristana Popolpartio). Li estis ekde la 11-a de marto 1999 ĝis la 31-a de decembro 2006 membro en la Federacia Konsilio de Svislando.

Joseph Deiss
Persona informo
Joseph Deiss
Naskiĝo 18-an de januaro 1946 (1946-01-18) (78-jaraĝa)
en Friburgo
Lingvoj francagermana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de FriburgoKing's College vd
Partio Kristandemokratia Popolpartio de Svislando vd
Subskribo Joseph Deiss
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • universitata instruisto • diplomatofotisto • partoprenanto de internacia forumo vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Profesio redakti

Post la lernejo en Friburgo Joseph Deiss studis ekonomion kaj sociajn sciencojn kaj doktoriĝis en 1973. Ek de 1973 li instruis ekonomion ĉe la Universitato de Friburgo. Dum certa tempo li laboris kiel esploristo ĉe la Reĝa Kolegio de la Universitato de Kembriĝo.

En 1983 Deiss farigis eksterordinara profesoro. En 1984 li ricevis vokon kiel ordinara profesoro pri ekonomiscienco kaj ekonomipolitiko de la Universitato Friburgo. De 1996 ĝis 1998 li estis dekano de la friburga fakultato pri ekonomiaj kaj sociaj sciencoj. Dum sia universitata tempo li samtempe estis administra konsilianto de Schumacher AG en Schmitten kaj prezidanto de la Raiffeisen-Banko en Courtepin.

En 2010 - 2011 li estis prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.

Familio redakti

Joseph Deiss estas edziĝinta kaj patro de tri infanoj. Li vivas en Barberêche en Kantono Friburgo. Deiss estas civitano de Zeihen kaj Barberêche.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti