József Miĥalik

(Alidirektita el Jozsef Miĥalik)

MIĤALIK József (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1883 en Kassa1959[1]) estis hungara esperantisto kaj profesoro de instruistina seminario. Longajn jarojn li estis militkaptito en Siberio, kie li konatiĝis kun Esperanto. Li propagandis la lingvon ĉe oficialaj personoj kaj en pedagogiaj rondoj. De 1928 li gvidis la aferojn de HES kaj en 1931 kaj 1932 estis ĝia prezidanto. En 1932 li fondis la Hungaran Esperanto-Pedagogian Asocion. Li estis la ĉefa organizinto kaj prezidanto de la 21-a UK 1929 en Budapeŝto. En la Universalaj Kongresoj en Oxford 1930 kaj Kraków 1931 li reprezentis la ministron de la instruado. En 1930 aperis lia hungarlingva broŝuro. De 1931 ĝis 1932 li redaktis Hungaran Heroldon.

József Miĥalik
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1883 (1883-08-27)
en Košice
Morto 2-an de januaro 1959 (1959-01-02) (75-jara)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo József Miĥalik
Okupo
Okupo esperantistoinstruistoĵurnalistolingvisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

ReferencojRedakti