Juan sin Tierra (Johano Sentera) estas romano de 1975 de la hispana verkisto Juan Goytisolo. La libro estis publikigita de la Eldonejo Seix Barral en 1975 markante la revenon de la verkisto al la publikigo ene de Hispanio koincide kun la morto de Francisko Franko. Ĝi estas la tria kaj lasta ero en la trilogio de Álvaro Mendiola, kiu inkludas ankaŭ Señas de identidad kaj Reivindicación del conde don Julián.[1]

Juan sin tierra
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Juan Goytisolo
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1975
vdr
Juan Goytisolo, aŭtoro de Juan sin Tierra.

La titolo ludas per nomo de popola rolulo de hispanaj rakontoj, nome Johano Sentima. Tiu Johano sen Tero, tio estas, sen lando, estas la aŭtoro mem kiu forlasas sian kulturon por akcepti pli kaj pli la islam-araban kontraŭan. Ĉiukaze ĉiu el la tri romanoj de la trilogio estas nek anekdotaj, nek historiaj, sed pli kaj pli primeditaj kaj pro tio ne tradiciaj romanoj. Laŭ tiu evolua direkto, la lastaj vortoj de la verko estas arabaj kaj eĉ la plej finaj skribitaj per arabaj literoj kiel simbolo de la elpaŝo de la aŭtoro al la alia kulturo.

La stilo absolute rompas la tradiciajn konvenciojn de realisma romanverkado. Ĝi estas pli poezieca, ritma, vagema kaj ne ĉiam sekvas rektan vojon kaj tute ne rakonteman. Oni veturas kvazaŭ en sonĝo al reviziado de la hispana pasinteco. Preskaŭ same oni povus konsideri ĝin romano aŭ poemo, aŭ eĉ miksa ĝenro.

Enhavo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

(La priskribo estas proksimuma, ĉar ne estas klara rakontofadeno, sed nur serio da sinsekvaj tekstoj, plej ofte sen klara ligaĵo)

  • I.- La romano komencas per memorado de la kolonia epoko de hispanaj bienposedantoj en Kubo, kiaj estis fakte familiaj prauloj de la verkisto. Ironie oni priskribas unue epizodon kiam la posedantino inaŭguris unuan modernan fekejon (kaj tio utilas por meditado pri fekado de Jesuo Kristo kaj lia patrino) kaj aliflanke la vivon de la sklavoj, al kiuj pastro predikas obeon al la ĉefoj surtera kaj ĉiela, kaj partikulare aparte de maldecegaj seksaj kutimoj de la gesklavoj. Oni miksas la historion de sklavino kiu havis amaferon kun la sklavisto praava kun la ankaŭ stranga "amafero" de la kolombo (Sankta Spirito); naskiĝos alia infano Jesuo, nome Alvarito, do infana alia mio de la verkisto, aŭ de la protagonisto.
  • II.- Kontraste al la aminda paro de ĵus geedzoj, maldeca rilato de du maljunaj marokanoj. Ankaŭ kontraste al la seksa malforto de tiu respektinda paro, la fortego de King Kong.
  • III.- En Parizo piedirado sur tabuloj en stratoriparado kondukas lin al imago pri Laŭrenco de Arabio sur atakita vagonaro. El tie oni inkludas tekstojn kun apartaj titoloj.
    • HER-OTOMANOS.- En Turkio. Iu hispano plendas ke tie ĉie estas sekso. Seksa renkonto kun Queen Kong, kiun li mamsuĉas kaj seksumas.
    • EL OCTAVO PILAR DE LA SABIDURÍA (La oka piliero de la saĝeco).- Meditado de Laŭrenco de Arabio; supereco de araboj super turkoj.
    • INCURSIONES EN EL PAÍS NUBIO (Razioj en Nubilando).- En Egipto, mikso inter memoro de la faraontempa pasinteco kaj la korpoj de nubiaj soldatoj.
    • VARIACIONES SOBRE UN TEMA FESÍ (Variaĵoj pri feza temo).- En Fez, amo, amoro, labirintoj kaj altlernejoj.
    • EL FALO DE GHARDAÏA (La peniso de G.).- Komparoj inter hispanlingvaj vortoj "faro" (lumturo) kaj "falo" (peniso); memoroj pri la pastro Foucauld, multo en franca lingvo. Memoro pri Ibn Turmeda. Knabeto surprizas amepizodon gepatran kaj de tiam li malamegas kaj gepatrojn kaj geparan sekson. Li alvokas murdemajn malamikojn arabajn. Saharo, dezero, gorĝotranĉoj.
    • TRAS LAS HUELLAS DEL PÈRE DE FOUCAULD (Laŭ la spuroj de la pastro Foucauld).- Plia dezerto, lia ekzekuto.
    • CON IBN TURMEDA, DE VUELTA A LA ZANJA (Kun I. T., revene al la masonripara fosaĵo).- Turmeda estas konvertito al Islamo, insektoj, islamdevenaj laboristoj en fosaĵo.
  • IV.- PAULO MAJORA CANAMUS.- Memoro de pasinteco subpremanta de aliuloj, ĝis la nuno same subpremanta.
    • ANIMUS MEMINISSE HORRET.- Teksto en mezepoka kastilia lingvo: hispana dekadenco ekis pro emo al banejoj kaj tie amoro intervira.
    • DE VITA ET MORIBUS (Pri vivo kaj kutimoj).- Inkvizicia aŭtodefeo prezentata kiel moderna spektaklo por turistoj.
    • FINIS CORONAT OPUS (La fino kronas la verkon).- Prediko al inkviziciaj ekzekutotoj, ke ili fakte ricevas premion.
    • SALUS POPULI SUPREMA LEX EST (La popola savo estas la suprema leĝo).- Ironia defendo de la ideologia subpremado ĉefe kontraŭseksa kaj proponoj por plibonigo de la brulezkekutoj, ĉio por eviti la animokondamnadon.
    • MONSTRUM HORRENDUM, INFORME, INGENS.- Nome gorilo King Kong, obsedo.
    • HOC VOLO, SIC JUBEO, SIT PRO RATIONE VOLUNTAS.- Ironia defendo de absolutismo kontraŭdemokratia.
    • NATURA NON FACIT SALTUS.- Socia hierarkio laŭ odoro.
    • VIDEO MELIORA PROBOQUE, DETERIORA SEQUOR.- Agnosko de subulo ke oni fekas.
    • ETIAMSI OMNES, EGO NON.- La mirinda infano Alvarito rezistas la fekemon kaj finfine eligas sanktodoron.
    • AD AUGUSTA PER ANGUSTA (Al superejo tra mallarĝejo).- Analizo de historio de Hispanio, kiel memsubpremado anstataŭ bone feki neside.
  • V.- Optimismaj reformistoj kaj kontraste pugo. Amasa evento en revolucia Kubo. Kontraŭ kulto al personeco. Kontraŭ flagoj. Denove anstataŭ fekaĵo parfumo. Kontraŭ la tipa paro, la sekseco multmaniera. Aludoj al marksisteca analizo de laboro, al nuligo de elituloj.
  • VI.- Meditado pri la agado verkadi. Parodio de klasika kanto prie. Cenvanteska parodio de paŝtista romano: paŝtistino fakte prelegas pri la socia rolo de romanoj (kaj aliaj strukturaj detaloj) kaj sia propra sinteno en humorega teksto. Sekvas la komenco de iu ĉapitro XVI, same cervanteska. Parodio de realismaj portretoj kaj de literatura kritiko, parodio de debato pria. Memkritikoj kontraŭ li kaj liaj obsedoj. Konstanta dialogo kun iu Vosk. Parodio de kontrasto inter esprimoj kaj normiga parolmaniero.
  • VII.- Tekstoj tute eseecaj, neromanecaj, pri literaturo kaj verkado. Rompiĝeme jen letero de praava sklavino, kiu montras nerektajn liniojn en praularo kaj estus tialo por malakcepto de ties pureco. Denove rompiĝeme, reveno al araba merkato kie hispanega fiparo naŭzas pro almozulo, kun kiu la protagonisto solidaras. Rememoro de malakcepto de hispanaj kulturo kaj lingvo, kongrue kun kiu oni transiras unue al fonetika literumado, poste al mikso kun araba de latina literumado kaj finfine rekte al la araba.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Notoj redakti

  1. Jaggi, Maya (2000-08-12). "Scourge of the new Spain". The Guardian. Alirita la 6an de februaro 2018.

Bibliografio redakti

  • Levine, Linda Gould. Juan Goytisolo, la destrucción creadora. México, Editorial Joaquín Mortiz, 1976.
  • Pérez, Genaro. Formalist Elements in the novels of Juan Goytisolo. Potomac, Editorial José Porrúa Turanzas, 1979.
  • Pérez, José Carlos. La trayectoria novelística de Juan Goytisolo: el autor y sus obsesiones. Zaragoza, Editorial Oroel, 1984