Malfermi la ĉefan menuon

Juda tombejo Alsbach

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
la juda tombejo en Alsbach

La juda tombejo Alsbach estas juda tombejo en la germana komunumo Alsbach-Hähnlein en la sudo de Hesio, 12 kilometrojn sude de Darmstadt, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo. Ĝi viciĝas inter la plej malnovaj kaj plej grandaj tombejoj de la regiono. La tombejo okupas la areon inter la oriente situanta federacia ŝoseo B3 inter Darmstadt kaj Heidelberg kaj la okcidente situanta fervoja linio inter la du urboj, rekte norde de la vojo inter la komunumopartoj Alsbach kaj Hähnlein, kiuj historie estis sendependaj urbetoj.

La unua oficiala dokumento pri la tombejo estas el la jaro 1616 kaj troviĝas en historia juĝeja libro de la urbeto Alsbach. En fakturaj libroj de la 15. kaj 16-a jarcentoj tamen jam troveblas pli malnovaj indikoj pri ĝi (unuafoje el la jaro 1423, ankaŭ dum 1563). La tombeja areo, kiu origine ampleksis malpli ol kvaronan hektaro ampleksiĝis dum la jaroj 1743, 1793 kaj 1858 gixs pli ol 2 hektaroj: Laŭ la komisiono pri la historio de la judoj en Hesio la tombejo havas entute 2.128 konservitajn tombojn el la tempo inter la jaroj 1615 ĝis 1948 – nekonata nombro da pliaj tomboj estis detruitaj dum la tempo de Nazia Germanio.

La fama rabeno Abraham Samuel ben Isaak Baĥaraĥ de la juda komunumo de Worms, kiu kun sia komunumo estis forpelita dum kontraŭjuda pogromo de la jaro 1615, mortis en la proksima urbo Gernsheim la 2-an de majo 1615 en aĝo de nur 40 jaroj kaj estis entombigita en Alsbach. Tiu fakto kaŭzis, ke la juda tombejo de Alsbach iĝis la centra juda entombigejo de suda Hesio, en kiu judoj el 14 sinagogaj komunumoj kaj 32 civitanaj komunumoj ĉi-tie serĉis postmortan ripozon – el Darmstadt kaj Pfungstadt en la nordo ĝis Lorsch kaj Biblis en la sudokcidento plus Bensheim kaj Heppenheim en la sudo, de Gernsheim kaj Groß-Rohrheim en la okcidento ĝis Lautertal-Reichenbach (Odenvaldo) en la oriento, precipe tamen el la proksimaj komunumoj Alsbach kaj Hähnlein, Bickenbach, Zwingenberg, Seeheim kaj Jugenheim. Nur dum la jaro 1741 la loka juda komumo de la grafo Ludoviko la 8-a (1739-1768) de Hesio- Darmstadt ricevis la permeson ĉirkaŭigi la tombejon per muro, por protekti ĝin kontraŭ aproj kaj aliaj sovaĝaj bestoj, kiuj nokte damaĝigis ĝin.

Dum la kontraŭjuda pogromo kristala nokto 1938 la tombejo estis perfortita pere de nazioj. Multaj tomboŝtonoj estis detruitaj kaj la mortohalo eksplodigita. Kadre de tio estis bruligita la registro de ĉiuj mortintoj, kiuj tie entombiĝis dum la antaŭaj 300 jaroj.

Dum 1945 la tombejo rekonstruiĝis laŭ instigo de usona soldato, kiu estis elmigrinta el Lautertal-Reichenbach (Odenvaldo) kaj kies gepatroj postmorte ripozis en la tombejo. Nazioj devis restarigi kaj purigi la tomboŝtonojn. En la orienta parto de la areo tamen multaj tomboŝtonoj estis neripareble perditaj.

Okaze de la 70-jara maljubileo de la kontraŭjuda pogromo kristala nokto 1938 la tombejo dum novembro 1988 pli rekonstruiĝis laŭ iniciato de la tiama urbestro Schemel kaj aldoniĝis memortabulo en la loko de la detruita mortohalo.

Vidu ankaŭRedakti

  • la artikolon pri la historia juda tombejo de Worms, la plej malnova konservita juda tombejo de Eŭropo, kies historio (vidu tekste) interligiĝas kun tiu de Alsbach

Eksteraj ligilojRedakti