Juda vivo en Gotha

Juda vivo en Gotha (germane: Jüdisches Leben in Gotha) estas kultura rondiro tra Gotha por postflari la spurojn de judoj en la urbo.

Memorigtabulo pri la deportacio de judoj, ĉe la Ĉefa stacidomo de Gotha.
Tombejo (stacio I)
Sinagogo pereinta (stacio II)
Blau-vendejo (stacio III)
Goldene Schelle (stacio IV)
Bankejo (stacio V)
Domo Hauptmarkt 34 (stacio VI)
Vojŝildo kun la monakejo fone (stacio VII)
Iama oficejo kaj lernejo (stacio VIII)
Vendejo Rosenblatt (stacio IX)
Iama preĝadoloko (stacio X)
Judenhaus por amasa enloghigo de judoj (stacio XI)
Vendejo Schleyen (stacio XII)
Bankejo Strupp (stacio XIII)
Vendejo Herrmann (stacio XIV)
Iama orfejo (stacio XV)
Bauhaus-vendejo (stacio XVI)
Kuracista domo (stacio XVII)
Gutmann-domo Friedrichstraße 9 (stacio XVIII)
Kunreuther-vilao (stacio XIX)
Porcelana kasteleto (stacio XX)

En la floranta mezepoko estas konata juda kvartalo en Gotha en la zono de la nunaj Jüden-strato, Augustiner-strato, Myconius-placo kaj Kloster-placo. Pro pogromoj longan tempon poste ne plu vivis judoj en la urbo. En 1768 resetlis judaj komercistoj kaj en 1866 estiĝis nova juda komunumo kun 38 personoj. Ĝis 1933 ties nombro kreskis ĝis 264 uloj. Sume vivis en Gotha 494 civitanoj de juda deveno. La familioj Goldschmidt, Israelski, Ledermann, Rosenblatt, Ruppel, Simson i.a. grave konstribuis al la evoluo de Gotha al industria centro kaj helpis malgravigi la socialan mizeron de la laboristoj. Malantaŭ la nomoj Gutmann, Kunreuther aŭ Oppenheim kaŝas sin renomitaj advokatoj, malantaŭ la nomoj Brock, Falkenstein aŭ Noack altestimataj kuracistoj. Multaj judaj gotha-anoj batalis dum la Unua mondmilito kaj ne malmultaj dekoraciitis. Post la milito intelektuloj kiel Goldschmidt kaj Gutmann engaĝiĝis en demokratiaj partioj de la Vajmara Respubliko.

Malgraŭ la ĝenerala renomo diskriminacioj ne malaperis. Post la potencakiro de la nazioj en 1933 entreprenoj judaj malfermitis kaj arjigitis. La judaj kuncivitianoj publike malfavoritis. Multaj estas amase loĝigitaj en t.n. Porjudaj domoj, senditis en koncentrejojn, devis forlasi la landon aŭ mortis. Post la fino de la Dua mondmilito vivis ankoraŭ manpleno da judoj en Gotha. La juda komunumo estis detruita. Hodiaŭ atestas ties ekziston plej bone ankoraŭ la juda tombejo en Eisenacher-strato kaj la momumento por la malkonstruita sinagogo en Moßler-strato sed ankaŭ domoj, en kiuj vivis judaj gotha-anoj. La rondiro sekvonta montras kelkajn elektitajn staciojn (sume 20) por doni etan ideon pri (eksa) juda vivo en Gotha.

La rondiro redakti

Stacio I: Juda tombejo (Eisenacher Straße) redakti

Tie ĉi troviĝas la Juda tombejo kun ĉ. 150 tomboj. Ĝi ekzistas surloke nur ekde 1870. La lasta entombigo okazis en 1942.

Stacio II: Pereinta sinagogo (Moßlerstraße) redakti

Konstruitis la sinagogo laŭ la planoj de la arkitekto Richard Klepzig kaj inaŭguritis en la 11.5.1904. Ĝi estis antaŭ ĉio preĝadoloko sed ankaŭ lernejo por la instruado de la hebrea lingvo. Dum la Kristala nokto la sinagogo forbrulis. La kostojn por la malkonstruo devis pagi la juda komunumo. Ekde 1988 memorigas onin pri tio monumento surloke. La monumento faritis fare de la surloka artisto Hans Klein kaj havas du fleksitajn profilojn el ŝtalo. Ili reprezentu frakasitajn fenestrojn de sinagogo kaj barilfostojn.Tabulo priskribas la krimon de la sinagogo-detruo.

Stacio III: Domo Brühl nr 8 redakti

Ĉi tie estis jardekojn la ekde 1914 ekzistanta vendejo por vestoj kaj ŝuoj Max Blau. Proprietulo estis la en 1877 naskiĝinta pola judo David Blau el Rzepiennik (la patro de Max Blau). Dum la Kristala nokto ĉiuj vitrinoj frakasitis. En 1938 la nazioj resendis multajn judojn de pola ŝtataneco en Polujon. La familio Blau vivis antaŭe en la Varsovia geto. Poste David Blau deportitis al Aŭŝvico, dume lia filo Max (1902-85) revenis kiel punlaboristo reen en Turingion. Ekde 1945 li gvidis la judan komunumon en Jena kaj aktivis kiel komercisto. En 1948 li elmigris Usonon. Ekde 2013 ekzistas en la Goldbacher-strato 1 (ilia loĝdomo) tri stumbligaj ŝtonetoj por la familio Blau.

Stacio IV: "Goldene Schelle" (Hauptmarkt nr 40) redakti

En la 1870-a jaro la fratoj Emmanuel kaj Abraham Ruppel transloĝiĝis kun familio al Gotha. Ili akiris la domon "Zur goldenen Schelle" kie ili malfermis vendejon por etvaroj el fero, kulinaraj maŝinoj kaj pordomaj iloj. El la butiko evoluis en 1894 la metalvarfabriko Gebrüder Ruppel en Reinhardsbrunner-strato nr 57-59. Tie laboris ekz. la konata Bauhaus-desegnistino Marianne Brandt. Kelkaj familianoj murditis fare de la nazioj, aliaj sukcesis elmigri kaj setlis en Britio. Tuj post la Kristala nokto la entrepreno Ruppelwerk GmbH eksproprietigitis kaj iĝis la arjigita Gothaer Metallwarenfabrik GmbH. Surloke troviĝas hodiaŭ (ekde 2003) la Gebrüder-Ruppel-strato kun domoj unufamiliaj.

Stacio V: Domo Hauptmarkt nr 41 redakti

Tie ĉi troviĝis la en 1868 fondita Korta banko de la fratoj Jacob kaj Moritz Goldschmidt. Jacob (1848-1906) estris ankaŭ la judan komunumon de Gotha. En tiu ĉi funkcio li konsekris en 1904 la novan sinagogon. En 1930 la banko kunfandiĝis kun la Turingia Ŝtata Banko. En 1939 la familio vendis la vilaon en la Lindenau-aleo nr 26 kaj sukcesis savi sin al Ĉilio.

Stacio VI: Domo Hauptmarkt 34 redakti

Ĉi tie troviĝis la vendejo de ĉokolado de la familio Haase kiu loĝis en la unua etaĝo. La filino de la familio estis la edzino de certa s-ro Meyerstein, judo. Pro la pliseverigado de la malbona traktado de judoj s-ro Meyerstein estis kaŝita en la familio de la bogepatroj. Baldaŭ ili transloĝiĝis al Lepsiko de kie ili verŝanje elmigris eksterlanden.

Stacio VII: Jüden-strato kun Aŭgustenana monakejo redakti

Tie ĉi troviĝis en la 12-a/13-a jarcento la juda kvartalo. En 1934 la strato alinomitis Dietrich-Eckart-Straße, por homo kiu ŝatis antisemitismon, verkis naciemajn poemojn kaj subtenis nacisocialismon. La malnova nomo redonitis nur en 1946; antaŭ ĝi nomitis ne tute unu jaron Waidstraße.

Stacio VIII: Iama Amtshaus/oficejo kaj lernejo (Augustinerstraße nr 15) redakti

Propra juda lernejo ne ekzistis en Gotha, ĉar post la emancipiĝo religia (ĉ. 1855-1870) ĉiuj frekventis publikajn lernejojn. Ĝis la starigo de la sinagogo en 1904 la judaj lernantoj tamen ĝuis religian instruon, ne tie ĉi sed en la instituto Bürgerschule Große Sundhäuser Gasse nr 15.

Stacio IX: Domo Lucas-Cranach-Straße nr 3 redakti

Surloke troviĝis ekde 1886 la en 1875 far Löb Rosenblatt fondita vendejo de per manufakturado faritaj varoj. Ĝi nomitis ekde 1934 Thüringer Kleiderwerk. En ĝi faritis vestoj por sinoroj kaj knaboj. Ĝi estis ekde 1906 en la posedo de la filo Selig Rosenblatt (1875-1929), post kies morto la vidvino Hedwig ekdirektis la vendejon. En la gazeto Gothaer Beobachter, la loka ĵurnalaĉo de la nazioj, oni alvokis al bojkotado de la vendejo. Finfine sekvis la "arjigo" de la vendejo kaj la nova nomo estis nun Thüringer Kleiderwerk Alfred Platz. Ankaŭ en la vilao de la familio de ĉe Garten-strato nr 21 ekloĝis novaj homoj, dume la Rosenblattoj elmigris Usonon.

Stacio X: Domo Siebleber Straße nr 8 redakti

Tie ĉi estis preĝadoloko de la judoj antaŭ la konstruo de la sinagogo (1904). Similaj lokoj troviĝis en Schwabhäuser-strato nr 6 kaj Hauptmarkt nr 36. Ili estis simple luprenitaj loĝejeroj de privatuloj.

Stacio XI: Judenhaus (Hünersdorfstraße nr 13) redakti

En tiu ĉi domo loĝis la juda komercisto Emil Ledermann. Ĝi estis uzata fare de la nazioj kiel t.n. Porjuda domo. En tiaj domoj, kiu ekzistis en ĉiuj urboj, amase enloĝigitis judoj post la senposedigo de iliaj loĝejoj ĝis la momento de la elmigrado respektive deportacio.

Stacio XII: Stumbligaj ŝtonetoj antaŭ Hünersdorfstraße nr 22-24 redakti

Memorigas onin la ĉi-tiuj stumbligaj ŝtonoj pri la familio komercista Schleyen. Sub preteksto de posedo de la pola ŝtataneco oni foririgis ilin kune kun aliaj 17.000 homoj en la direkto al Pollando. En Gotha nuntempe ekzistas pli ol 50 stumbligaj ŝtonetoj.

Stacio XIII: Domo Neumarkt nr 6 redakti

Ĉi tie troviĝis ekde 1873 filio de la banko Bankhaus B.M. Strupp. Posedis la bankaron la judo Meinhold Strupp, poste lia filo Louis. En 1905 Meinhold, kiu intertempe iĝis honortitole Geheimer Kommerzienrat, pensiiĝis. Ŝanĝiĝis la bankaro al Bank für Thüringen vorm. B.M. Strupp AG kun sidejo en Meiningen. La posteŭlo de Strupp iĝis Julius Leffson (1851-1936). La finon de la jaro 1929-a la bankaro devis malfermi la pordojn. La filo Carl Strupp, universitata profesoro kaj juristo, retiriĝis kontraŭvole en 1933 kaj elmigris en Turkion. Li mortis 1940 en Chato proksime de Parizo. En 1939 la Louis-Strupp-fondaĵo nuligitis fare de la nazioj.

Stacio XIV: Domo Neumarkt nr 24 redakti

Bojkotitis en 1933 ankaŭ la juda vendejo Willi Herrmann respektive Wohlwert. La nomoj de homoj kiu tamen daŭre butikumis ĉe judoj estis listigitaj en gazetoj kaj anoncitis al la koncernitaj dungantoj. Sally Schmidt, dungito de la vendejo, estis edziĝinta al nejudino. Li vivis sub loĝejo de SS-ano kiu instigis ties malliberigon dum la Kristala nokto. Li deportitis en la koncentrejon de Buchenwald. En la 6.8.1938 arjigitis ankaŭ tiu ĉi vendejo kaj ekde tiam ĝi direktitis de Friedrich W. Wunderlich.

Stacio XV: Iama orfejo (Erfurter Straße nr 2) redakti

En 1700 donitis fare de la duka moŝto al la juda komercisto Levi Lazarus la koncesio pri manufakturo de tabakaĵoj. Paralele li zorgu pri orfoj kaj malriĉuloj. Ne longe malantaŭe, en 1666, ĉesis la malpermeso de setlado kaj metiado de judoj en la regiono de Gotha, kiel iam proklamite fare de duko Ernst der Fromme. La entrepreno baldaŭ konfrontiĝis al malfacilaĵoj. Tamen de tiu ĉi loko ekevoluis la nova komunumo juda (kiu ja estis estingita per pogromoj post la Mezepoko). Dum la nazia tempo la parto de la domo, kiu donas vidon sur la Erfurter-straton, estis la sidejo de la loka sekreta polico Gestapo.

Stacio XVI: Aĉetohalo en Erfurter Straße nr 5-7 redakti

Nuntempe estis tie ĉi la Vendejo Joh. En 1895 malfermis la judoj Julius kaj Sally Israelski filion de la firmao pri manufakturade faritaj varoj M. Conitzer & Söhne (kies ĉefa sidejo estis en Marienwerder). En 1903 la arkitekto Richard Klepzig planis novan konstruaĵon. Ĝi alikonstruitis tute laŭ la stilo de Bauhaus fare de la gotha-a arkitekto Bruno Tamme en 1928. Tamme poste insulte kromnomitis porjuda arkitekto. En 1938 la nazioj eksproprietigis la komplekson, kiu bonege situas meze en la urbo. En la 5.10.1938 la vendejo remalfermitis sub arja estrado kiel Modehaus Sauskat. Unu jaron pli malfrue la familio elmigris Usonon. En 1945 la tuto redonitis sed jam en 1953 kontraŭ la volo de la posedantoj transprenitis fare de al ŝtata Handelsorganisation. Rekompense la Conitzer-oj ricevis naŭ pli malgrandajn vendejojn.

Stacio XVII: Domo Arnoldiplatz nr 5 redakti

Tiu ĉi domo estis la loĝejo de la juda kuracisto Sigismund Brock (1875-1934), kiu ĉiun tempon helpoprete zorgis pri siaj pacientoj. Lia filino sukcesis fuĝi Usonon kun unu el la du infanoj. Ĉar vojaĝo por ŝia nur en 1938 naskiĝinta filo Karl estus tro streĉa li restis ĉe la avino Anna. Ambaŭ deportitis en 1942 al la geto de Bełżyce kie ili ankaŭ murditis.

Stacio XVIII: Domo Friedrichstraße 9 redakti

Tie ĉi vivis ekde 1908 la advokato Leo Gutmann (1875-51) kun la familianoj. Li tre engaĝiĝis en la partio Deutsche Demokratische Partei (DDP) kaj kandidatis en 1920 por deputiteco en la Landa asembleo de Gotha. Jam en 1933 li publike akre atakitis fare de la nazioj kaj akuzitis pri diversaj krimoj. Sekve li devis allasi la forigon de sia nomo el la listo de la advokatoj kaj transloĝiĝis al Düsseldorf. En 1937 la familio elmigris en Usonon. La filo Theo Gutmann (1909-97) revenis en 1945 kiel usona oficiro de la rekognoska sekcio. Li gvidis pridemandadojn kun internigitoj kaj laboris kiel interpretisto por la kaptitoj en la koncentrejoj proksime de Ohrdruf.

Stacio XIX: Vilao Friedrichstraße 14 redakti

La Kunreuther-vilao estis ekde 1903 en la posedo de la juda advokato Heinrich Kunreuther (1864-1925), kie estis kaj la loĝejo kaj la kancelario. Li dum certa tempo estis la plej renomita advokato de tuta Turingio. Post la morto transprenis la nejuda bopatro Günther Gottschalk (1892-1947) la kancelarion. Post la potencakiro de la nazioj la judaj familianoj ja planis elmigradon sed tamen restis. La bopatrino de Gottschalk, Anna, deportitis en 1942 al Terezín, lia edzino Mariluise denuncite arestitis kaj murditis en 1944 en la koncentrejo de Aŭŝvico. Gottschalk mem devis ĉesigi la laboron. Post la liberigo de Gotha fare de la usonaj trupoj li estis kelkajn monatojn la unua postmilita urbestro de Gotha.

Stacio XX: Porzellanschlösschen en Friedrichstraße nr 19 redakti

En 1883 transprenis la juda komercisto Julius Simson (1860-1938) kun siaj fratoj la entreprenon Hennebergische Porzellanfabrik en Steinmühlen-aleo. En 1912 li akiris la vilaon kaj igis ĝin alikonstrui fare de Richard Klepzig. Populara nomo de la domo estis porcelana kasteleto. Post la morto de Simson la nazioj arjigis tiel la vilaon kiel la firmaon de la Suhl-a branĉo de la familio.

Literaturo redakti

Falfolio Spuren jüdischen Lebens in Gotha, kreita fare de la Interesrondo Geschichtspflege de la lernejo Kooperative Gesamtschule Herzog Ernst, Gotha.

Eksteraj ligiloj redakti