Jugurto

berbera militisto kaj suvereno, reĝo de Numidio inter la jaroj 116 kaj 106 a. K

Jugurto (160 a. K. - 104 a. K.) estis berbera militisto kaj suvereno, reĝo de Numidio inter la jaroj 116 a. K. kaj 106 a. K. Okaze de la morto de Masinizo, en 148 a. K., ĉi tiu estis sukcedita en la trono de sia filo Micipizo (118 a. K.). Jugurto, lia nevo, estis tiel populara, ke Micipizo devis sendi lin al Hispanio, por starigi kontaktojn kun la influhavaj romianoj. Tie li komprenis la malfortecon de la romianoj pri koruptado, kion li profitis en siaj estontaj militagadoj. En la historio de Salustio (86 a. K. - 35 a. K.), li priskribas Romon kiel "urbem venalem et mature perituram, si emptorem invenerit" (urbo vendebla kaj kondamnita al tuja detruo, kiam aĉetanto troveblas)[1]. Kune kun Publio Kornelio Skipio Emiliano (185 a. K. - 129 a. K.) kaj Kajo Mario (158 a. K. - 86 a. K.)[2], li partoprenis en la sieĝo de Numanco[3], (134-133 a. K.), dum la "3-a Keltibera Milito".

Jugurto
Persona informo
Naskiĝo
en Cirta
Morto
en Romo
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per inanicio vd
Familio
Patro Mastanabal vd
Gefratoj Gauda vd
Edz(in)o Bocchus' daughter vd
Infanoj Oxyntas vd
Parencoj Bokĥo la 1-a • Micipsa vd
Profesio
Okupo militestro • suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Divido de la regno redakti

Kiam Micipizo mortis, en 118 a. K., la regno dividiĝis inter siaj du filoj: Aderbalo (118 a. K. - 112 a. K.) kaj Hiempsalo, krom sia nevo Jugurto. Jugurto tuj ekbatalis kontraŭ Hiempsalo kaj mortigis lin. Plue, li almilitis kontraŭ Aderbalo, kiu estis venkita. Ĉi tiu tuj rapidis al Romo por helpopetado. La romiaj guberniestroj, supozeble per koruptado, aŭ eble dezirante rapide finigi la disputon, dividis Numidion en du partoj, kiujn ili donis okcidente al Aderbalo kaj oriente al Jugurto, en 116 a. K. Tamen, ĉi tiu divido estis makulita per akuzoj, kie romiaj oficistoj akceptis subaĉeton favore al Jugurto. Inter la oficistoj konsideritaj kulpohavaj troviĝis Lucio Opimio (121 a. K. -- kiu, kiel konsulo, prezidis aliajn eventojn rezultantajn en la morto de Kajo Grako (154 a. K. - 121 a. K.). La romia propagando asertis ke la teritorioj de Jugurto estis pli riĉaj, sed verdire, ambaŭ regionoj estis maltre enloĝataj kaj disvolviĝintaj.

Milito kontraŭ Romo redakti

 
Jugurto.

Ĉirkaŭ 112 a. K., Jugurto reekis sian militon kontraŭ Aderbalon, izolante ĉi tiun en lia ĉefurbo Cirto. Aderbalo havis kuraĝon por sintenado dank'al helpo de italaj loĝantoj, kiuj atendis milithelpon venantan el Romo. Tamen, la romiaj trupoj estis engaĝitaj en la "Cimbra Milito" (113 a. K. - 101 a. K.)[4], kaj la senato simple sendis du ambasadojn por protesti kontraŭ Jugurto, kiu prokrastis la militagadon ĝis la kompleta kaptado de Cirto. Tiam, liaj trupoj masakris multajn loĝantojn inkluzive de la italoj. Ĉi invado alportis Jugurton en senpera konflikto kun Romo, kiu sendis trupojn komanditajn de la konsulo Lucio Kalpurnio Bestio. Kvankam la romianoj faris diversajn militretojn ene de Numidio, ilia peza infanterio ne sukcesis trudi signifoplenajn perdojn al la armeo de Jugurto, kiu inkludis grandan nombron da malpeza kavalerio.

Bestio tamen akceptis propono de intertraktado el Jugurto, kiu kapitulacis kaj ricevis alte favora pacotraktaton, denove vekigante suspekton pri subaĉeto. La loka romia komandanto estis kunvokita por alfronti la koruptakuzojn venigitajn de sia politika rivalo Kajo Memjo ([[-100|100 a. K.)[5], kiu same induktis triban asembleon por voĉdonado de paspermeso al Jugurto, por ke li estu kondukata al Romo por atesti kontraŭ la oficialaj suspektoj pri subaĉeto. Tamen, kiam Jugurto apenaŭ atingis Romon, alia tribuno uzis sian vetoon por malpermesi la ateston. Krom tio, Jugurto severe damaĝis sian reputacion kaj malfortigis sian pozicion, uzante sian tempon en Romo por starigado de bando al iu kuzo kies nomo estas Masivo[6], cetere, potenca rivalo al la numida trono.

La milito denove eksplodis inter Numidio kaj la Romia Respubliko, kaj pluraj legioj estis dissenditaj al la Nordo de Afriko, sub la komando de la konsulo Kvinto Ceciljo Metelo Numidiko (160 a. K. - 91 a. K.). La milito treniĝis en longa kaj laŭsajne senfina kampanjo dum la romianoj provis altrudi decidan malvenkon al Jugurto. Frustriĝinta pro la laŭŝajna agadomanko, Kajo Mario, la leŭtenanto de Metelo, revenis al Romo, serĉe de sia elektado kiel konsulo. Post venko de la balotado, Mario reiris al Numidio por ekpreni la militokontrolon. Li sendis la kvestoron Sulao (138 a. K. - 78 a. K.) al la najbara Maŭritanio kun ordonoj pri eliminado de apogo al Jugurto. Kun la helpo de Boko la 1-a, reĝo de Maŭritanio, Sulao sukcesis kapti Jugurton kaj meti decidan finon en la milito[7]. Jugurto estis kondukita la Romo, per mankatenoj, kaj arestita en la Mamertina arestejo, kie li mortis pro malsano, en la jaro 104 a. K.. Lia filo Oksinto supervivis lin[8].

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti