Juliane Friederike Emilie KARWATH (naskiĝinta la 16-an de julio 1877 en Strasburgo, mortinta la 15-an de decembro 1931 en Vajmaro)[1] estis germana pedagogino kaj verkistino.

domicilo intertempa de Karwath: Vilao Ithaka Vajmare

Verkis ŝi pli ol dek romanoj kaj noveloj. Pasiginte la junulajn jarojn en Nysa, ŝi post deko da jaroj de aktivado en Silezio venis al Turingio. Naturo kaj mitoj regionaj estis inspirantaj la fantazion de persono kiu komence intencis fariĝi pentristino; tion malhelpis grava okulmalsano. Turingio rekondukis la intertempan instruistinon al verkado. Loĝis ŝi en Oberweimar: memortabulo vande de la domo ĉe Bahnhofstraße 30 onin pri ŝi memorigas.[2] Sed ankaŭ Vilao Ithaka estis de ŝi enloĝata, kie ŝi mortis senedza en la aĝo de 54 jaroj.[3] Hodiaŭ ŝia verkaro ne tre konatas.[4]

Graveco redakti

Eble la plej konata verko de ŝi estas la romano Das schlesische Fräulein (1916). Ĉi-prie rimarkas la verkistino Toni Schwabe en 1918 ke temas pri nodaro de fajna pensaduniverso kun alta psikologia valoro. Naturo kaj psiko unuiĝas fabele. Homlupo ĉasas la junan mueliston Crispin sovaĝe tra arbaroj kaj montoj. Aliaj necivilizaj naturspiritoj kaj la stranga Martin Pumphut interkruciĝas sur la vojo de Crispin. Mortminacaj kelkaj situacioj iĝas kaj danke al Eroto la homo revenas al la bona naturo.

La tekstoj de Karwath ne korespondis al tio, kion oni tiam komprenis sub virina literaturo. Tial, la aŭtorino ne estis legata de multoj. La nazioj plu flankenpuŝis ŝiajn librojn, eble ankaŭ pro la pola deveno de ŝia patro. Postlasitaĵoj ŝiaj kuŝas ĉe Goeto-Ŝilero-Arkivo.[5] Tombo ŝia troviĝas sur la historia tombejo vajmara.[6]

Verkoj (elekto) redakti

  • Die Droste, Deutsche Verlags-Anstalt, Stutgarto 1929 [eld. 1928]
  • Der Ritt mit dem wilden Jäger, Ostdeutsche Verlagsanstalt, Vroclavo 1926.
  • Marie Duchanin, Deutsche Verlags-Anstalt, Stutgarto 1926.
  • Aglai, Volksverband der Bücherfreunde, Berlino 1924.
  • Die Abenteuer des Müllers Crispin, eldonis Martin A. Völker, Elsinor Verlag, Coesfeld 2021 (noveldono; originalo de 1921)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. mortodokumento nr. 527; 17.12.1931, Standesamt Weimar
  2. Art. "Karwath, Juliane": ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 242.
  3. informoj ĉe Literaturland-Thüringen
  4. "Die Abenteuer des Müllers Crispin. Wiederentdeckte Literaturperle"
  5. Christiane Weber: "Weimarer Ehepaar sucht würdigen Platz für Grabplatte". Ĉe: Thüringer Allgemeine, 14.11.2019]
  6. "Weimarer Nachrichten" ĉe: Radio Lotte, 28.10.2022