Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Juneco kaj amo [1] subtitolita Legendo el Venecio estas 72-paĝa novelo, originale Esperantlingve verkita de Edward Saxfon Payson. Ĝi aperis en la jaro 1930 en Londono ĉe "The Esperanto Publishing Company Limited".

Juneco kaj amo
Legendo el Venecio
Juneco kaj amo Legendo el Venecio
Juneco kaj amo
Legendo el Venecio
Aŭtoro Edward Saxfon Payson
Eldonjaro 1930
Urbo Londono
Eldoninto The Esperanto Publishing Company Limited
Paĝoj 72
vdr

Recenzoj

redakti
 
Kovrilo de la libreto, malantaŭe.
 
 Amaventuro de pentristo. Priskriboj de l' urbkvartaloj, de l' markanalo, de sunsubiĝo. Malnovmoda novelo, bonintenca. Stilo flua. 
— 1930, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 136
 
 Simpla ĉarma rakonto, legendo de Venecio, aventuro de de pentristo kiu amegas junan belan filinon de fiŝisto. Ŝi preferas sekvi ilian junan plej bonan amikon. Post tiu perfido la artisto rezignas venĝon kaj mortigas sin. Korekta stilo
— 1930, Historio de Esperanto II, paĝo 710
 
 — Juna pentristo Georgo pasiege amas junan, belegan knabinon. Pietro, lia fidela amiko, reveninte post longa foresto kaj konatiĝinte kun la belulino, perfide agas kontraŭ sia amiko, delogante la amatinon. Georgo persekutas ilin kun furioza venĝemo, sed ilin atinginte li havas vizion, kiu lin detenas de la intencata mortigo de l’ malfideluloj. „Kiom gravas nun, ĉu ili vivas aŭ mortas? En vivo aŭ morto . . . nun por li perdiĝis ĉio . . . “

Georgo forĵetas la ponardon, falas kun terura krio teren, kie lin poste du kunuloj trovas en malespera stato. Ili portas lin hejmen, kie li kuŝas en febra deliro kaj mortas.

Laŭ ĉi tiu, en si mem vulgara, temo verkis la aŭtoro belan novelon kun plastika desegno de l’ agantaj personoj kaj lokoj. La Esperanto-stilo de la libreto estas ĝenerale bona. Nur kelkloke troviĝas en la teksto iom pezaj frazoj, ĝenantaj fluan legadon, k. e. „tenis mian paciencon sur la streĉila"; „seĝo, kie sidis plado (sur kiu kuŝis)“; „vualo . . . enkadrante gorĝon“ (ĉirkaŭanta la kolon); „humilan domon“ (modestan, aŭ simplan) k. a. — Malkorektajoj estas: „urbo sur (apud) la maro“ ; „Georgo saltante supren“ (ekstarante); „genuiĝas“ (genuas); „en la profundeco (profundo) de la okuloj; mallumeco (mallumo) „sin kliniĝis“ (sin klinis) kaj keikaj aliaj superfluaj sufiksoj, sed precipe trouzo kaj ne ĝusta uzo de „tiam“ anstataŭ „poste“ „jen“ aŭ kiam ĝi entute ne estas bezonata. Pro manko de ciferoj ne estas indikebla la paĝo sur kiu ili troviĝas. Sed ne konsiderante ĉi tiujn por si mem ne gravajn kritikindaĵojn, la bela novela certe estas tre leginda. 
—  Sós. Aŭstria Esperantisto n.69 (okt 1930)
 
 Originale verkita, laŭ la romantika maniero, rakontas pri amanto, amatino kaj amiko. La amiko forfugas kun la amatino, kaj la amanto mortas pro doloro. Ni aldonu, ke la Historio okazas en Venecio kaj ne en la moderna tempo. — La lingvo estas vortriĉa, flua, kaj tre legehla. La stilo iom emfaza, kadras kun la romantikeco de la rakonto. Kiu ŝatas pasiojn, amon, senesperon, legu tiun dramecan libreton. 
— Belga esperantisto n188 (sep-nov 1931)

Referencoj

redakti
  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto, en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 142, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj

redakti