Jurassic Park (filmo)

filmo

Jurassic Park - "Ĵurasia parko" - estas usona, sciencfikcia, aventura filmo reĝisorita de Steven Spielberg, aperinta en 1993.[1] La filmo ricevis tri Oskar-premiojn. Ĝi estas bazita je 1990a romano de aŭtoro Michael Crichton. La historio okazas en la fikcia insulo Isla Nubar, insuleto ĉe la marbordo de Kostariko en Centra Ameriko, kie riĉa filantropisto kaj teamo de sciencistoj kreis amuzparkon plenan de klonitaj dinosaŭroj.

Jurassic Park
filmo
Originala titolo Jurassic Park
Originala lingvo angla lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato 11 jun. 1993, 2 sep. 1993, 3 sep. 1993, 20 okt. 1993, 1993
Ĝenro sciencfikcia filmo, aventura filmo, agfilmo, filmo bazita sur romano, suspensa filmo
Kameraado Dean Cundey
Reĝisoro(j) Steven Spielberg
Produktisto(j) Kathleen Kennedy • Gerald R. Molen • Steven Spielberg
Scenaro Michael Crichton • David Koepp
Filmita en Havajo • Kauai
Loko de rakonto Kostariko • Isla Nublar • Domingo
Muziko de John Williams
Rolantoj Richard Attenborough • Jeff Goldblum • Samuel L. Jackson • Sam Neill • Laura Dern • Ariana Richards • Wayne Knight • Bradley Darryl Wong • Joseph Mazzello • Martin Ferrero • Bob Peck • Cameron Thor • Gerald R. Molen • Dean Cundey • Miguel Sandoval • Richard Kiley
Produktinta firmao Amblin Entertainment
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Sonredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • Saturn Award for Best Science Fiction Film • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento • Saturn Award for Best Director
IMDb
vdr

Rolularo redakti

 
enirejo de vera amuzparko, farita surbaze de la filmoj
Aktoro Rolato
Sam Neill Alan Grant
Laura Dern Ellie Sattler
Jeff Goldblum Ian Malcolm
Richard Attenborough John Hammond
Bob Peck Robert Muldoon
Samuel L. Jackson Ray Arnold

Premioj redakti

  • 66-a enmaniga ceremonio de Oskar-Premioj (1994):[2]
    • plej bona sono: Gary Summers, Gary Rydstrom, Shawn Murphy, Ron Judkins
    • plej bona munto de sono: Gary Rydstrom, Richard Hymns
    • plej bonaj viziaj efektoj: Dennis Muren, Stan Winston, Phil Tippett, Michael Lantieri

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La milionulo John Hammond, posedanto de firmao InGen, fondis amuzparkon sur insulo „Isla Nublar”, amuzparkon kie oni rekonstruas naturmedion el antaŭ milionoj da jaroj. Ĉefa atrakcio de la parko estas vivantaj dinosaŭroj. Antaŭ malfermo de parko oni devas kontroli sekurecon de kondiĉoj por vizitantoj ĉar dum translokigo de velociraptoro okazis akcidento kaj mortis laborulo, kaj investantoj de la entrepreno ne plu certas ke la parko estas sekura. La kontrolistoj estas Allan Grant (paleontologo), Ellie Sattler (paleobotanikistino), Donald Gennaro (juristo) kaj Ian Malcolm (matematikisto).

Survoje al gvidcentro de la parko, la grupo havas oportunon vidi gregon de braĥiosaŭroj kaj grupon de velociraptoroj. Dum komuna manĝo Grant kaj Malcolm esprimas opinion ke la parko ne estas bona ideo. Ili ekkonas kelkajn dungitojn de Hammond – interalie ĉasisto Robert Muldoon, kaj genepoj de la milionulo, Alexis „Lex” kaj Timmy. Komune kun la infanoj ili veturas per specialaj elektraj aŭtomobiloj ekskursi en la parkon.

Ekskurson rigardas la ĉefinĝeniero de la parko Ray Arnold. Tamen ne ĉio okazas laŭ plano. La eksursantoj ne sukcesas ekvidi dilofosaŭron kaj la ĉefan atrakcion de la parko: Tiranosaŭro. Ili vidas nur malsanan triceratopson. Sattler decidas resti pli longe ĉe la besto. La aliaj ekskursas plu.

Dume unu el la komputilistoj de la parko, Dennis Nedry, intencas ŝteli frostigitajn embriojn de dinosaŭroj el laboratorio. Por atingi tion li enkomputiligas malican programaron kiu malfermas ĉiujn pordegojn en la parko. Forkurante el la insulo li erarvagas pro ŝtormo kaj estas mortigita de dilofosaŭro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

  1. Jurassic Park (angle). Arkivita el la originalo je 2015-12-16. Alirita 2015-12-16.
  2. Jurassic Park (angle).

Vidu ankaŭ redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Park Jurajski (film) en la pola Vikipedio.