Justin Chin (1969-2015) estis malajzia-usona poeto, eseisto kaj spektaklisto.[1] En siaj verkoj, li ofte traktis kviran azian-usonan identecon, kaj esploris la personajn kaj politikajn cirkonstancojn de ĉi tiu kategorio.[2]

Justin Chin
Portreto de Justin Chin de Kevin Killian (Jan. 6 2006)
Portreto de Justin Chin
de Kevin Killian (Jan. 6 2006)
Persona informo
Naskiĝo 8 septembro 1969
en Malajzio
Morto 24 decembro 2015
en San-Francisko
Nacieco usona
Etno malajzia
Lingvoj vd
Ŝtataneco Usono vd
Edukado Universitato de Havajo ĉe Mānoa
Alma mater Universitato de Havajo ĉe Manoa vd
Profesio
Okupo Poeto, Eseisto, Artisto de parola arto
Verkado
Ĝenroj Geja literaturo, Poezia slamo
Verkoj Bite Hard (Mordu Forte), Mongrel (Hundaĉo), Harmless Medicine (Sendanĝera Medikamento), Gutted (Senintestigita), 98 Wounds (98 Vundoj)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Chin naskiĝis en Malajzio kaj kreskiĝis en Singapuro fare de liaj gepatroj. Lia patro estis kristana kuracisto, kiu antaŭvidis imponan karierojn por sia filo.[3] Post diplomiĝo de lernejo en Singapuro, li lasis la hejmon kaj registriĝis ĉe la Universitato de Havajo ĉe Mānoa.[4]

Dum la unua universitata jaro, li registriĝis por kurso Enkonduko al Arta Verkado (Creative Writing). Ĉi tiu estis grava evento por lia verkista disvolviĝo.

Faye Kicknosway, kiu estas poeto kaj kreanto en la vidaj artoj,[5] instruis ĉi tiun klason, kaj ŝi fariĝis grava figuro en la frua kariero de Chin. Ŝi instigis lin al verkado, kaj prezentis lin al R. Zamora Linmark kaj Lisa Asagi, kiuj restis gravaj subtenantoj de lia arto dum lia vivo.[6] En 1990, Justin Chin ĉeestis la unuan Outwrite Konferencon en San-Francisko kun financa subteno de la fakultata konsilanto al la geja kaj lesba grupo de la universitato.

Pri ĉi tiu sperto Justin Chin skribis: "Ĉeestado ĉe tiu konferenco montris al mi, kio estis ebla, ke mi povus lokigi min en serio, tradicio, kiu estis granda kaj beletra, kiu bezonis neniun klarigon aŭ defendon, nek pravigon nek pardonpeton."[7]

Post la konferenco, en 1991, li transloĝiĝis al San-Francisko, kie li loĝis dum la resto de sia vivo. Li transiris al la ĵurnalista kursaro ĉe San-Franciska Ŝtata Universitato. Tuj post kiam li transloĝis al San-Francisko, li komencis verki poemojn, esejojn, fikciajn rakontojn, kaj teatrajn pecojn por esprimi siajn opiniojn per malpli limigitaj rimedoj.[2] En 1995 kaj 1996, li fariĝis membro de la San-Franciska Nacia Poezi-Slama Teamo. En 1996 li ricevis premion "Goldie" de la San Francisco Bay Guardian "pro la elstaro de liaj parolaj spektakloj".[2]

En 1997, li eldonis sian unuan poemaron, Bite Hard (Mordu Forte) de la eldonejo Manic D Press.[8] Bite Hard estis sekvata de la du poemaroj Harmless Medicine (Sendanĝera Medikamento) (Manic D Press en 2001)[9], kaj Gutted (Senintestigita) (Manic D Press, 2006),[10] kiu gajnis la 2007-an Thom Gunn Premion, kaj atingis la finan stadion de la konkurenco por la Lambda Literary Award.

Krom ĉi tiuj poemaroj, li ankaŭ verkis kvar librojn de kvazaŭ-membiografia prozo, el kiu la unua estis Mongrel: Essays, Diatribes + Pranks (Hundaĉo: Eseoj, Denuncoj, kaj Petoloj) (St. Martin's Griffin, 1999).[11] sekvita de Burden of Ashes (Alyson Books, 2002).[12]

Dum 2005 li publikigis aron da teatraj tekstoj, kiuj dokumentis siajn teatraĵojn de 1993 ĝis 2001, sub la titolo Attack of the Man-Eating Lotus Blossoms (Atako de la Vir-Manĝantaj Lotus-Floroj) (Suspect Thoughts Press).[13] En 2011, lia unua fikcia rakontaro eldoniĝis: 98 Wounds (98 Vundoj) (Manic D Press, 2011).[14] "Krom lia eldonitaj verkoj, Chin kreis ok plenskalajn unuaktorajn teatrajn verkojn, kaj plurajn pli mallongajn verkojn, kiujn li prezentis tra tuta Usono."[15]

Lia vivo tragike finis je la 24a de decembro 2015 per infarkto, kiu rilatiĝis al komplikaĵoj de Aidoso.[16]

Temoj redakti

En lia verkado, Justin Chin traktis kategoriojn de persona identeco, kiel azia-usona, geja verkisto, kaj kviro. En Bite Hard (Mordu Forte), ekzemple, li "esploras sian identecon kiel azia viro, geja viero, artisto, kaj amanto.[8] Ĉi tiuj kategorioj 'de radikaligita deziro',[17] kaj iliaj interkonektiĝoj, estas kategorioj, kiuj ankaŭ influis lian propran vivon (vidu en Biografio). Liaj "teatraĵoj kaj verkaĵoj vortigas plurajn dolorojn kaj kolerojn je kiel kviraj azioj estas malvidebligitaj de gejaj blankaj viroj kaj malestimataj de negejaj aziaj rondoj kaj komunumoj"[3], kaj lia verko estas ofte "sentima, kaj ofte morda, komentario pri rasaj antaŭjuĝoj, rasaj malpaciĝoj, Azia-Usona identeco, usona konsumismo, seksa sinesprimo, kaj kvira identeco" [18]

Simile al multaj aliaj GLAT-aj verkistoj, Chin inkluzivis spertojn el sia propra vivo kaj ĉiutagaj spertoj en siaj verkoj. Li verkis ne nur pri aĵoj kaj okazoj el la vera mondo, en kiu Chin vivis, sed ankaŭ pri "sintenoj, valoroj, kaj deziroj".[19] En la libro Mongrel: Essays, Diatribes + Pranks (Hundaĉo: Eseoj, Denuncoj, kaj Petoloj), Chin zorge priskribas la identecan vojserĉon ĉe la lernejo: "La stigmo de ligiĝo al la gejoj, kiuj estis tiom forte pririditaj kaj mokitaj kaj turmentitaj, instigis min ripozi en mia komforta kaŝejo: mi estis ano de la naĝ-ekipo, mi partoprenis sportojn - aktivojn, pri kiuj la gejaĉoj eĉ ne sonĝis."[20]

Per siaj verkoj, Justin Chin klopodis doni voĉon al flankenpuŝitaj grupoj de rasaj, naciaj aŭ seksaj malplimultoj. Li pridemandis la utilon de kategorioj kaj lingvo agnoskante, ke "viroj kaj virinoj, blankuloj kaj alilokuloj, negejaj kaj GLAT-aj homoj, lesboj, gejaj viroj, ambaŭseksemuloj, kaj transgenruloj ne sonas simile. Ni ne estas homogenecaj".[21] En Mongrel: Essays, Diatribes + Pranks, li ankaŭ pridemandas identecojn, verkante: "Mi rezignis pri la revo de la Kvira Nacio. Raso, klaso, genro, ideologioj, kaj valoroj ĉiam nin dividos... Mi tiom lacas esti kvira lastatempe, kaj al mi ne gravas, kion mi nomas min lastatempe aŭ kion iu ajn alia homo min nomas; ĉio estas afero de konveno lastatempe."[22] Ĉi tiel, li utilis siajn verkojn por problemigi la dominantan lingvon kaj nomigon, ne simple akceptante ĝin, sed nomante ĝin "afero de konveno". Problemigo kaj kritiko estis inter la ĉefaj celoj de liaj verkoj.

Dum intervjuo kiun Gerry Gomez Pearlberg por Frigate gazeteto, Chin diris, "Ĉiu verko arta, kiu funkcias kiel arto, estas kritiko".[23]

Premioj kaj Subvencioj redakti

  • California Arts Council
  • Djerassi Artist Residency
  • Franklin Furnace Fund for Performance Art Awards (1998)
  • PEN American Center
  • PEN Center USA West
  • La Thom Gunn Award de Publishing Triangle por Poezio (2007)
  • Lambda Literary Award finalisto (2011, 2006, 2002, 1998)
  • Bay Area Book Reviewers' Association Award finalisto

Bibliografio redakti

Romanoj kaj Poezio redakti

  • Bite Hard (Mordu Forte) (1997) - Unua poemaro. Finalisto por la Firecracker Alternative Book Awards kaj la Lambda Literary Awards (Lambda Literaturaj Premioj).
  • Mongrel (Hundaĉo) (1999) - Kolekto de biografiaj kaj opini-promociantaj eseoj (1994-1997).[2]
  • Harmless Medicine (Sendanĝera Medikamento) (2001) - Poemaro. Finalisto por la Firecracker Alternative Book Awards, la Lambda Literaturaj Premioj kaj la Bay Area Book Reviewers Association Awards.[2]
  • Burden of Ashes (Ŝarĝo de Cindroj) (2002) - Aro de biografiaj kaj opinio-promociantaj eseoj
  • Attack of the Man-Eating Lotus Blossoms (Atako de la Vir-Majĝantaj Lotus-Floroj) (2005)
  • Gutted (Senintestigita) (2006) - gajninto de la 2007 Thom Gunn Award por geja vira poezio; finalisto por la Lambda Literaturaj Premioj
  • 98 Wounds (98 Vundoj) (2011)
  • Justin Chin: Selected Works (Justin Chin: Elektitaj Verkoj) (2016) - Antologio de verkoj de Justin Chin el liaj 7 eldonitaj libroj, redaktitaj de Jennifer Joseph

Referencoj redakti

  1. "Justin Chin : The Poetry Foundation." N.p., n.d. Web. 2 Mar. 2016.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Hout, Nikolas. Contemporary Gay American Poets and Playwrights: An A-to-Z Guide. Ed. Emmanuel Sampath Nelson. Greenwood Publishing Group, 2003. Print. P. 82.
  3. 3,0 3,1 Murray, Stephen O. "Representations of Desires in Some Recent Gay Asian-American Writings." Journal of Homosexuality 45.1 (2003): 111–142. Taylor and Francis+NEJM. Web.
  4. Chin, Justin. Elledge, Jim, and David Groff, eds. "Some Notes, Thoughts, Recollections, Revisions, and Corrections Regarding Becoming, Being, and Remaining a Gay Writer". Who's Yer Daddy?: Gay Writers Celebrate Their Mentors and Forerunners. 1 edition. Madison, Wis: University of Wisconsin Press, 2012. Print. P. 54
  5. "Faye Kicknosway : The Poetry Foundation." N.p., n.d. Web. 27 feb. 2016
  6. Chin, Justin. Elledge, Jim, and David Groff, eds. "Some Notes, Thoughts, Recollections, Revisions, and Corrections Regarding Becoming, Being, and Remaining a Gay Writer". Who's Yer Daddy?: Gay Writers Celebrate Their Mentors and Forerunners. 1 edition. Madison, Wis: University of Wisconsin Press, 2012. Print. Pp. 53-54
  7. Chin, Justin. Elledge, Jim, and David Groff, eds. "Some Notes, Thoughts, Recollections, Revisions, and Corrections Regarding Becoming, Being, and Remaining a Gay Writer". Who's Yer Daddy?: Gay Writers Celebrate Their Mentors and Forerunners. 1 edition. Madison, Wis: University of Wisconsin Press, 2012. Print. P. 57
  8. 8,0 8,1 Chin, Justin. Bite Hard. First edition. San Francisco : Emeryville, CA: Manic D Press, Inc., 1997. Print.
  9. Chin, Justin. Harmless Medicine. First edition. San Francisco: Manic D Press, Inc., 2001. Print.
  10. Chin, Justin. Gutted. F First edition. San Francisco: Manic D Press, Inc., 2006. Print.
  11. Chin, Justin. Mongrel : Essays, Diatribes, Pranks 1st Edition by Chin, Justin (1998) Paperback. 1 edition. St. Martin's Griffin, 1709. Print.
  12. Chin, Justin. Burden of Ashes. 1 edition. Los Angeles: Alyson Books, 2002. Print.
  13. Chin, Justin. Attack of the Man-Eating Lotus Blossoms. San Francisco: Suspect Thoughts Press, 2005. Print.
  14. Chin, Justin. 98 Wounds. San Francisco: Manic D Press, Inc., 2011. Print.
  15. Hout, Nikolas. Contemporary Gay American Poets and Playwrights: An A-to-Z Guide. Ed. Emmanuel Sampath Nelson. Greenwood Publishing Group, 2003. Print. P. 82.
  16. McMurtrie, John. "Justin Chin, S.F. Poet Who Incorporated Complex Themes, Dies." SFGate. N.p., n.d. Web. 2 Mar. 2016.
  17. Murray, Stephen O. "Representations of Desires in Some Recent Gay Asian-American Writings." Journal of Homosexuality 45.1 (2003): 111–142. Taylor and Francis+NEJM. Web. P. 134
  18. "Justin Chin | Academy of American Poets." [1], n.d. Web. 2 May 2016.
  19. Murray, Stephen O. "Representations of Desires in Some Recent Gay Asian-American Writings." Journal of Homosexuality 45.1 (2003): 111–142. Taylor and Francis+NEJM. Web. P. 113
  20. Chin, Justin. Mongrel : Essays, Diatribes, Pranks 1st Edition by Chin, Justin (1998) Paperback. 1 edition. St. Martin's Griffin, 1709. Print. P. 4
  21. Brownworth, Victoria A. "In Remembrance: Justin Chin." Lambda Literary. N.p., 29 Dec. 2015. rete 2a de Majo 2016.
  22. Chin, Justin. Mongrel : Essays, Diatribes, Pranks 1st Edition by Chin, Justin (1998) Paperback. 1 edition. St. Martin's Griffin, 1709. Print. P. 34
  23. Pearlberg, Gerry Gomez. "Frigatezine- Essay/Features: Lives: InterText: A Conversation with Justin Chin." N.p., n.d. Web. 2 Mar. 2016.