Kálmán Lissák [liŝAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lissák Kálmán estis hungara kuracisto, fiziologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1956).

Kálmán Lissák

Kálmán Lissák 1946
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1908 (1908-01-13)
en Budapeŝto
Morto 22-an de junio 1982 (1982-06-22) (74-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • neurophysiologist • neuroendocrinologist
vdr

Kálmán Lissák [1] naskiĝis la 13-an de januaro 1908 en Szentes. Li mortis la 25-an de junio 1982 en Győr.

Biografio redakti

Kálmán Lissák frekventis universitaton en Budapeŝto, post la diplomo en 1930 li eklaboris en universitataj institutoj de Budapeŝto kaj Debrecen. Baldaŭe li pasis 4 jarojn helpe de stipendioj en Graz, Berlino kaj Harvard. Li profesoriĝis en 1937. En 1943 li iĝis katedrestro en universitato de Pécs. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en restarigo de la medicina edukado. Li estis elektita rektoro en 1947. En 1957 la kabineto forprenis la titolon rektoro pro "kontraŭrevolucia konduto" sed lasis lin plue instrui kaj esplori. Li ricevis premion Kossuth en 1954.

Verkaro (elekto) redakti

  • Élettani gyakorlatok (1935)
  • Die neuroendokrine Steuerung der Adaptationstätigkeit (1960), angle (1965), ruse (1967)
  • A magatartás idegi és hormonális szerveződése (1964), slovake (1970)

Fontoj redakti