Kálmán Müller (kuracisto)

hungara kuracisto

Kálmán Müller [muler], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun malofte uzita plena nomo) Müller Kálmán Fülöp József Bernát estis hungara kuracisto, akuŝisto-ginekologo, kirurgo, profesoro. Li estis nevo de Ignaz Semmelweis.

Kálmán Müller
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1849 (1849-03-08)
en Peŝto
Morto 4-an de novembro 1926 (1926-11-04) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ginekologo • obstetrikisto • kuracisto • kirurgo • internisto
vdr

Kálmán Müller [1] naskiĝis la 8-an de marto 1849 en Pest (urbo). Li mortis la 4-an de novembro 1926 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kálmán Müller frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj Vieno. Li akiris medicistan diplomon en 1869 en Vieno, poste li laboris en kliniko de la sama urbo. En 1873 li proprakoste plulernis en universitatoj de Parizo kaj Berlino. Li akiris plian kuracistan diplomon en 1874 en Budapeŝto, kie li kuracadis kaj instruis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. En 1876 li edziĝis. Li atingis la titolon ĉefkuracisto en 1881, en la sekva jaro li laboris en Malsanulejo Rókus (en 1887 li gvidis la malsanulejon). En 1884 li instruis jam kiel eksterordinara profesoro. En 1896 li ricevis la titolon ministeria konsilisto, en 1909 li baroniĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A létért való küzdelmünk és a társadalom (1879) - prelego
  • A tuberkulozisról (Pri la tuberkulozo), (1885)
  • Belgyógyászat kézikönyve (1893) - kunaŭtoro
  • Budapester Aerzteverband. Eröffnungsrede aus der Ungar (1897)
  • Gastritis atrophicans (1906)
  • Az abdominalis arteriosclerosis (1910)

Fontoj redakti