Kálmán Markovits

Kálmán Markovits [markoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Markovits Kálmán estis hungara akvopilkisto, trifoja olimpiano, dufoja olimpika ĉampiono, trejnisto. Liaj nobelaj (jam neuzitaj) antaŭnomoj estis spizzai kaj kisterpesti [kiŝterpeŝti]. Lia teoria rango estis grafo, sed tiutempe la familio plene malriĉiĝis, krome la titolo grafo jam estis malpermesita. Lia unua edzino estis Kató Szőke.

Kálmán Markovits
Kálmán Markovits
Kálmán Markovits
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1931 (1931-08-26)
en Budapeŝto
Morto 5-an de decembro 2009 (2009-12-05) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Kató Szőke • Márta Balogh
Infano László Markovits
Okupo
Okupo akvopilkisto • naĝisto
vdr

Kálmán Markovits[1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1931 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de decembro 2009 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kálmán Markovits maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1949. Li akiris sportgvidantan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1963, post 3 jaroj ankaŭ trejnistan diplomon. Li pensiuliĝis en 1989. Li edziĝis trifoje kaj havis 2 filojn. Li ricevis premiojn inter 1951-2009.

Sporta kariero redakti

Kálmán Markovits depost la 2-a mondmilito estis dorsonaĝisto, iom poste akvopilkisto en ĉefurba sportklubo. Inter 1950-1964 li ludis jam kiel plenkreskulo en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono en 1953, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1949-1962 133-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952, Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kun 2 oraj kaj bronza medaloj. Pro la unua olimpia sukceso la grafa familio ne estis deportita. Depost la hungara revolucio de 1956 li estis la sola akvopilkisto, kiu ne disidis. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1966, sed jam ekde 1963 li estis trejnisto, baldaŭ ankaŭ eksterlande.

 
Naĝejo Markovits Kálmán en Hatvan

Memorigiloj redakti

  • naĝejo en Hatvan portas la nomon Markovits Kálmán (vidu la foton!)

Fontoj redakti

Referencoj redakti