ÁBRAI Károly [pr. a:brai], ĝis 1871 Figura, estis hungara politikisto, verkisto naskiĝinta en Satmaro la 8-an de decembro 1830 kaj mortinta en Budapeŝto la 18-an de aŭgusto 1912.

Károly Ábrai
Persona informo
Naskonomo Figura Károly
Naskiĝo 8-an de decembro 1830 (1830-12-08)
en Satu Mare
Morto 18-an de aŭgusto 1912 (1912-08-18) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Religio Kalvinismo vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • loka politikisto • gimnazia instruisto • kalvinana pastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Ábrai studis juron kaj teologion inter 1850–53 en Debreceno, poste li iĝis reformita pastro en Satmaro, ekde 1862 instruisto de la reformita liceo de Hódmezővásárhely, poste ĉefnotario de la urbo, resp. de la Departemento Csongrád. Inter 1876 kaj 1884 li estis urbestro de Hódmezővásárhely. Pli poste li loksidiĝis en Budapeŝto. Ekde 1869 ĝis 1878 li redaktis la gazeton Vásárhelyi Közlöny.

Verkoj redakti

  • Az utolsó Szapolyai (romano, Pest, 1860);
  • Emléklapok a hazai történelemből (Pest, 1861);
  • A nagy hazafiak (romaneca epokpriskribo, Pest, 1866);
  • Magyarország 1848–49-ben (Pest, 1869).

Fonto redakti