Károly Balatoni [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Balatoni Károly Ignác estis hungara naĝisto, akvopilkisto, luktisto, banka oficisto. Lia origina familia nomo estis Gräfl, foje Graefl ĝis 1902, lia baldaŭa familia nomvarianto estis Balatony. Tiu nomo venis de Balatono, ja li estis ŝatanto de la hungara lago. Lia frato estis Ödön Gräfl.

Károly Balatoni
Károly Balatoni (staranta maldekstre la 2-a)
Károly Balatoni (staranta maldekstre la 2-a)
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1878 (1878-07-19)
en Budapeŝto
Morto 5-an de marto 1945 (1945-03-05) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Ödön Gräfl
Okupo
Okupo akvopilkisto • naĝisto • luktisto
vdr

Károly Gräfl[1] naskiĝis la 19-an de julio 1878 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de marto 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Balatoni en la ekstersporta vivo laboris en ŝparkaso. Li edziĝis en 1905.

Sporta kariero redakti

Károly Balatoni estis hungara ĉampiono kvarfoje (1898, 1900, 1901 kaj 1902) en logdistanca rapida naĝo je 1 mejlo, same hungara ĉampiono sepfoje (1896-1904). Li estis unu el la pioniroj de la hungara akvopilko. Li partoprenis en la unua hungara publika matĉo en 1899, en la sekva jaro li fondis naĝistan societon. Li estis ankaŭ hungara akvopilka ĉampiono en 1904. En 1907 jam malaktiva en sporto li establis hungaran naĝistan asocion.

Li estis ankaŭ hungara ĉampiono en klasik-stila luktado en 1904.

Fontoj redakti

Referencoj redakti