Károly Csányi [kAroj ĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csányi Károly estis hungara arkitekto, arthistoriisto, altlerneja instruisto.

Károly Csányi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1873 (1873-09-07)
en Győr
Morto 30-an de decembro 1955 (1955-12-30) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arthistoriisto • arkitekto
vdr
Preĝejo Ĉieliro de Maria (Kiszombor), kie Károly Csányi faris la arkitektajn laborojn (1910)

Károly Csányi[1] naskiĝis la 7-an de septembro 1873 en Győr, li mortis la 30-an de decembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Csányi akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1896, poste li samloke estis asistanto, baldaŭ lektoro. Inter 1902 kaj 1932 li havis postenon en Hungara Muzeo pri Metia Arto, poste li revenis al la universitato, en periodo li estis ankaŭ katedrestro. En 1944 li pensiuliĝis, sed pli malofte li instruis ĝis 1949. Pli frue kun Imre Steindl li partoprenis en restaŭraj laboroj de historiaj monumentoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az új országház (1902, kunaŭtoro, ankaŭ germane)
  • A középkori építőművészet formái (1910)
  • A vasművesség (1912)
  • Különféle grófi és más magánbirtokból származó műtárgyak... (1919, katalogo)
  • Magyar iparművészet emlékei (1926)
  • Az ócsai református templom (1939, kunaŭtoro)
  • A műemlékrestaurálás (1943)
  • A magyar kerámia és porcelán története és jegyei (1954, ankaŭ germane)
  • Magyarország középkori műemlékei (1938-1943/1945)

Fontoj redakti

Referencoj redakti