Károly Escher
Károly ESCHER [kAroj eŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Escher Károly estis hungara fotisto, raportisto, kameraisto.
Károly Escher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1890 en Szekszárd |
Morto | 16-an de februaro 1966 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 7/7-1-109 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | fotisto ĉefkameraisto ![]() |
Károly Escher [1] Arkivigite je 2016-09-16 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de oktobro 1890 en Szekszárd, li mortis la 16-an de februaro 1966 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKároly Escher laboris post lernado ekde 1909 en diversaj fabrikoj en Budapeŝto kiel teknika desegnisto. En 1916 li aliĝis al filmista stabo kiel kameraisto. Dum velkado de la muta filmo en 1928 li iĝis fotisto kaj raportisto de signifaj hungaraj gazetoj. En 1951 li reiris al sia unua profesio kaj li desegnis en ŝtata kontoro 2 jarojn, poste li pensiuliĝis. Li ricevis premion en Venecio en 1938, poste en 1964 premion de la internacia fotista asocio, fine en la sekva jaro signifan hungaran premion.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Bajor Gizi (Gizi Bajor), (1958)
- Riportfényképezés (Raportofotado), (1959)
- Escher olvasókönyv (2012)
Elektitaj filmoj
redakti- Mackó úr kalandjai (1920)
- Masamód (1920)
- A Szerelem mindent legyöz (1920)
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Milano (1934) - komune
- Budapeŝto (1965, 1978, 2010) - individue