Károly Mészáros (advokato)

Károly Mészáros [kAroj mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros Károly estis hungara juristo, ĵurnalisto, redaktoro. Lia nobela antaŭnomo estis hajdúdorogi, lia pseŭdonimo estis Polydorus.

Károly Mészáros
Károly Mészáros
Károly Mészáros
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de julio 1821(nun 1821-07-20)
en Hungario Hajdúdorog (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 2-an de februaro 1890
en Hungario Zavadka aŭ Zavatka (ne identita loko en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto
vdr

Károly Mészáros[1] naskiĝis la 20-an de julio 1821 en Hajdúdorog (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 2-an de februaro 1890 en Zavadka aŭ Zavatka (ne identita loko en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Memortabulo pri Károly Mészáros
Kovrilpaĝo de libro de Károly Mészáros

Biografio redakti

Károly Mészáros frekventis mezlernejojn en Debrecen kaj Nagyvárad, poste li studis en Pécs kaj Pest (urbo). Li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1846, poste li estis prokuroro en Moson (historia departemento). Li apogis la hungaran revolucion per kontribuoj kaj li estis oficisto en la poŝto. Post la fiasko li kaŝiĝis. Inter 1850-1854 li havis juran postenon en Ung (historia departemento), poste li estis advokato, ĵurnalisto, redaktoro, foje notario. Li edziĝis en 1851.

Elektitaj libroj redakti

  • Eszmék az élet czéljairól, áttérve a társas élet viszonyaira (1842)
  • Európa legújabb alkotmányai. Különös tekintettel Európa társadalmi állására. (1848, vidu la bildon!)
  • A magyarországi oroszok története (1850)
  • A magyar úrbéri viszonyok jogtörténete (1857, premiita)
  • Ungvár története a legrégibb időktől maig (1861, vidu la bildon!)
  • A görög katholikus egyház jogosultsága a vallási alapítványokban (1872)
  • A magyar igazságügyminiszteri kormányzat (1880)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Hajdúdorog (vidu la bildon!)
  • biblioteko en Hajdúdorog portas la nomon "Mészáros Károly"

Fontoj redakti

Referencoj redakti

 
Kovrilpaĝo de libro de Károly Mészáros