Károly Szentiványi

hungara politikisto

Károly Szentiványi [kAroj sentivAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentiványi Károly estis hungara politikisto, departementestro, parlamentano, parlamentestro. Lia nobela antaŭnomo estis szentiváni.

Károly Szentiványi
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1802 (1802-01-16)
en Banská Bystrica
Morto 26-an de januaro 1877 (1877-01-26) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Károly Szentiványi

Károly Szentiványi [1] naskiĝis en 1802 en Hungara reĝlando en Besztercebánya (nuntempa Banská Bystrica en Slovakio). Li mortis la 26-an de januaro 1877 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Szentiványi lernis komence hejme, poste en piarista lernejo, fine li lernis juron en kolegio de Sárospatak. En 1824 li estis nomumita titulara notario, post 3 jaroj subnotario, en 1832 ĉefnotario, en 1836 nobela juĝisto. En 1839 kaj 1847 li estis parlamenta deputito. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis departementestro, eĉ senatano, fine en 1849 komisaro pri Transilvanio. Post falo de la revolucio li estis kondamnita je morto, tamen li ricevis amnestion. Inter 1861 kaj 1872 li estis parlamentano, eĉ parlamentestro ĝis 1869. Li ĉiam estis fidelulo de Ferenc Deák. En 1872 li retiriĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Országgyűlési beszéde 1861. máj. 22. - parlamenta parolado

Referencoj redakti