Károly Vagyóczky
Károly Vagyóczky [kAroj vadjOcki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vagyóczky Károly estas hungara grafikisto, akvafortisto, poŝtmarko- kaj bankbiletoplanisto.
Károly Vagyóczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vagyóczky Károly |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1941 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | grafikisto • poŝtmarkdesegnisto |
Károly Vagyóczky [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1941 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Károly Vagyóczky aĝis 6, kiam li jam desegnadis. Li abiturientis en industriarta mezlernejo en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo en 1966. Post siaj studoj li havis stipendion kaj li eklaboris en la ŝtata presejo pri monbiletoj. Li lernis plene la akvafortan teknikon. En 1978 li estis nomumita arta gvidanto. Aktuale en 2019 ĉiuj hungaraj bankbiletoj estas liaj verkoj. Li planis ankaŭ 100 hungarajn poŝtmarkojn. Depost 1990 li kreis plurajn akciojn kaj valorpaperojn. Li ricevis premiojn inter 1967-2001.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1968, 1971, 1975)
- Budapeŝto (1968-1970, 1974)
- Vieno (1969, 1972)
- Berlino (1970)
- Romo (1973)
- Miskolc (1973, 1977, 1987)
Elektitaj poŝtmarkoj redakti
- Ervin Szabó (1977)
- Attila József(1980)
- István Széchenyi (1991)
Elektitaj akvafortoj redakti
- Tatabányai táj
- Erzsébet híd
- Halászbástya
- Lánchíd a Gellért heggyel
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Virágzó mandulafa
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2016-08-10 per la retarkivo Wayback Machine