Köröm estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Miskolc. La loknomo signifas: ungo.

Blazono de Köröm

Bazaj informoj

redakti

Köröm situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Sajó, ĉe kunfluo de Sajó kaj Hernád, laŭ flankovojoj. Kontraŭe Muhi estas atingebla tra ponto. Nyékládháza troviĝas 9, Tiszaújváros 11, Miskolc 16 km-ojn.

Historio

redakti

La unua mencio devenis el 1387, tiam apartenanta al abatejo de Sajólád. En 1707 pro inundo de Sajó ne en fortikaĵo de Ónod okazis la parlamenta malfermo, sed sur kampo de Köröm. En 1858 pramo ekfunkciis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti

En Köröm naskiĝis meteologiisto István Bodolai.