Küngös
Küngös (kungoŝ) estas malgranda vilaĝeto kaj komunumo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonalmádi.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 570
- Poŝtkodo: 8162
- Telefonprefikso: 88
Situo redakti
Küngös situas laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Veszprém-Lepsény. Berhida 7, Balatonkenese 8, Balatonalmádi 16, Veszprém 25 km.
Historio redakti
La unua mencio okazis en 1290 en formo Kingus. Dum dominado de turkoj kaj poste Küngös ne estis loĝata, nur en la 19-a jarcento. En 1828 oni komputis en la vilaĝeto 307 loĝantojn.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, interretejo, kuracejo, policano. Plejparto de la municipa administrado okazas en Csajág.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En Küngös naskiĝis ministro István Ries.