Kaŭĉuka bendo estas ringforma elasta bendo, rubandobuklo el kaŭĉuko kaj latekso. Tiu estas kutime uzata por teni plurajn objektojn kune, aŭ alidirite fiksi objektojn unu al la alia tiel, ke ili fariĝu unu fasko.

Kaŭĉukaj bendoj.

La kaŭĉuka bendo estis patentita je la 17a de marto 1845 en Anglio fare de Stephen Perry. Ĝi estas perfekta izolilo el akvo kaj elektro, sed ĝi havas malmultan reziston kontraŭ fajro kaj varmo.

Uzoj diversmaniere redakti

Kaŭĉukaj rubandoj ofte estas uzataj kiel ilo por meti hararanĝon en fiksita stilo, precipe por tiuj kun longaj haroj. Se la ĉirkaŭe bandita hararo estas metita malantaŭe de la kapo tiu stilo estas nomata ĉevalvostoponevosto. Se la buklo de la hararo estas metita sur la kapopinto, kaj nuntempe tiu stil estas pli kaj pli konata de plenkresulaj viroj en la okcidento, tiu hararanĝo estas nomata "man bun" en la angla.

Kaŭĉukaj rubandoj foje estas uzataj en aviadiletoj kaj aliaj mekanikaj ludiloj, pro sia elasteco. Ili ankaŭ povas esti "lanĉitaj" sur longaj distancoj streĉante kaj liberigante ilin. Unu maniero fari tion estas meti unu flankon de la kaŭĉuka rubando sur la pinton de la montrofingro, teni la alian flankon per la fingroj de la alia mano, streĉi kaj liberigi.

Ekzistas ankaŭ kaŭĉukaj pistoloj pafintaj gumpafaĵoj, uzeblaj por lanĉi kaŭĉukajn rubandojn kun pli alta precizeco. Se kaŭĉuka rubando estas pafita al tre mallonga distanco sur nuda haŭto, ĝia vundo povas esti dolora, sed ĝi kutime ne lasas damaĝon. Tamen estas konsilinde eviti lanĉi kaŭĉukajn rubandojn sur homo, liaj okuloj aŭ senŝirma haŭto.

Oni ankaŭ povas kombini kaj ligi kaŭĉukajn rubandojn por krei saltŝnuro aŭ kaŭĉukan pilkon - elasta pilko farita tute el kaŭĉuko.

Alia uzo de kaŭĉukaj rubandoj estas plenumi ekzercojn de fizika taŭgeco streĉante kaj kuntirante ilin per la laboro de muskoloj.

vidu ankaŭ redakti

Gumo

Gumpiko