Kabineto Bánffy [bAnfi] estis la naŭa (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1895 kaj 1899.

Kabineto Bánffy
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 15-a de januaro 1895 - 26-a de februaro 1899
Antaŭulo Unua Kabineto Wekerle
Sekvanto Kabineto Széll
vdr
Ĉefministro Dezső Bánffy

Historio redakti

Pli frua ĉefministro Sándor Wekerle abdikis, ĉar la signifaj akceptitaj leĝoj kaŭzis malkonsenton inter la parlamentanoj. Bánffy pli frue estis ĉefdepartementestro, kie li meritis la moknomon paŝao de Doboka pro la senindulga politiko. Pli nova parlamenta elekto okazis en 1896, kie partio de Bánffy venkis, kabineto Bánffy funkciis plu senŝanĝe. En la sama jaro oni aranĝis feston pro miljara miljara Hungarlando, kiu estas vera impona festo. Politiko de Bánffy estis tio, ke li strebis konsenton kun la Habsburgoj, dume li baris ĉiumaniere vivadon de la minoritatoj. En 1897 pro la obstina opozicio li ne povis fari la aktualan ekonomian konsenton kun Aŭstrio. En 1898 la opozicio sukcese baris akcepton de la buĝeto, tial en la sekva jaro Bánffy abdikis. La sekva estis la kompromisema Kabineto Széll.

Listo de la membroj redakti

Fontoj redakti