Kabineto Gyula Károlyi

Kabineto Gyula Károlyi estis la kvara kabineto, kiun nomumis la hungara guberniestro Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon pli ol jaron en la jaroj 1931 kaj 1932.

Kabineto Gyula Károlyi
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 24-a de aŭgusto 1931 - 1-a de oktobro 1932
Antaŭulo Kabineto Bethlen
Sekvanto Kabineto Gömbös
vdr
Ĉefministro Gyula Károlyi

Historio redakti

Kabineto Bethlen ne povis kontraŭstari al Granda depresio, tial Horthy nomumis novan ĉefministron Gyula Károlyi. Li kreis diversajn ŝparemajn agojn, eĉ li plurfoje malpliigis salajrojn de ŝtataj oficistoj, sed tio ne sufiĉis. Oftaj tumultoj okazis fare de komunistoj kaj nazioj, eĉ iu eksplodigis viadukton kune kun trajno Budapeŝto-Vieno. Oni deklaris militjuron, poste oni kondamnis je morto komunistojn spite la internacian ŝokon. Fine Horthy nomumis pli novan ĉefministron Gyula Gömbös.

Listo de membroj redakti

Fontoj redakti