Tibor Zsitvay [ĵitvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsitvay Tibor estis hungara politikisto, parlamentano, ministro, juristo, poeto. Lia nobela antaŭnomo estis zsitvatői. Liaj pseŭdonimoj estis Karl Galamb, Leonides, Brutius.

Tibor Zsitvay
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1884 (1884-11-10)
en Bratislavo
Morto 9-an de julio 1969 (1969-07-09) (84-jaraĝa)
en Alpnach
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Christian National Party • Unity Party • Party of National Unity vd
Familio
Patro Leó Zsitvay vd
Profesio
Okupo politikisto • solicitoro vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tibor Zsitvay [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1884 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 9-an de julio 1969 en Svislando en Alpnach.

Biografio redakti

Tibor Zsitvay frekventis universitatojn en Budapeŝto, kie li doktoriĝis en 1908, advokatiĝis en 1909. Inter 1909 kaj 1919 li estis prokuroro de Hungaraj Statfervojoj. En 1919 li partoprenis en fondo de partio, krome li estis urbestro de Kecskemét. Inter 1922 kaj 1939 li estis parlamenta deputito, dume inter 1929 kaj 1932 ministro pri justico. En 1944 (laŭ alia informo en 1948) li rifuĝis al Svislando. En 1952 li kontribuis en Radio Libera Eŭropo kiel Brutius.

Memorigiloj redakti

Liaj kontribuoj redakti

  • Fehér szegfű (1904) - poemaro
  • diversaj parlamentaj paroladoj
  • Pro Patria (1937) - memorparoladoj
  • Vállon a kereszt (1947–1956) - poemoj
  • Emlékiratok (1999) - memuaro

Fontoj redakti