Emil Purgly [purgli], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ plena nomo Purgly Emil Lajos Károly Benedek estis hungara ministro, departementestro. Lia nobela antaŭnomo estis jószáshelyi.

Emil Purgly [1] naskiĝis la 19-an de februaro 1880 en Tompapuszta (nuna apartenaĵo de Battonya). Li mortis la 13-an de majo 1964 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Emil Purgly lernis en agrikultura akademio de Magyaróvár, poste li lernis juron en Universitato de Budapeŝto. Post lernado li laboris en la departementa administrado. En 1903 li edziĝis baldaŭe havanta 4 gefilojn. Dum la 1-a mondmilito li batalis en serbaj kaj italaj batalejoj, poste li estis departementestro dum 8 jaroj. Inter 1929 kaj 1944 li estis membro en la senato. En 1932 li estis ministro pri agrikulturo en Kabineto Gyula Károlyi. Li ricevis premiojn en 1926 kaj 1932.

Fontoj redakti