Kabineto Lukács [lukAĉ] estis la dek sesa (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1912 kaj 1913, sed tio estis iom pli, ol unu plena jaro.

Kabineto Lukács
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 22-a de aprilo 1912 - 10-a de junio 1913
Antaŭulo Dua Kabineto Khuen-Héderváry
Sekvanto Dua Kabineto István Tisza
vdr
Ĉefministro László Lukács (politikisto)

Historio redakti

La pli frua Dua Kabineto Khuen-Héderváry abdikis, ĉar ne sukcesis krei novan buĝeton, kiu enhavas la armeajn elspezojn. Evidenta solvo estis, se la ministro pri financoj László Lukács (politikisto) kreas novan kabineton. Tamen en la fono staris István Tisza, kiu verŝajne estis la vera gvidanto. Dum tiu registaro estis preskaŭ milita etoso. Parlamentestro István Tisza invitis al la parlamenta sidejo gardistojn, kiuj zorgis pri forigo de opozicianoj laŭnecese. Responde parlamentano pafis al Tisza, sed la atenco ne sukcesis. Alia respondo estis tumulto en la ĉefurbo, la polico mortpafis 9 homojn. Tiu ago estas konata en la hungara historio kiel "sangoruĝa ĵaŭdo". Post monatoj opoziciulo nomis Lukács-on "plej granda trompisto de Eŭropo". Temis pri granda korupto. Lukács perdis la proceson, tial li abdikis. La sekva ĉefministro estis István Tisza.

Listo de la membroj redakti

Fontoj redakti