Samu Hazai

hungara oficiro, politikisto

Barono Samu HAZAI [ŝamu], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hazai Samu estis hungara oficiro, ministro. Lia origina nomo (hungare) estis ĝis 1876 KOHN Sámuel.

Samu Hazai
Persona informo
Naskonomo Kohn Sámuel
Naskiĝo 26-an de decembro 1851 (1851-12-26)
en Rimavská Sobota
Morto 13-an de marto 1942 (1942-03-13) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ludovica Military Academy
Okupo
Okupo politikistooficiromilitisto
vdr

Samu Hazai [1] naskiĝis la 26-an de decembro 1851 en Hungara reĝlando en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 10-an de februaro 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Samu Hazai devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion, poste en 1873 li soldatiĝis. Li estis talenta, tial li plulernis en akademio, kie li atingis la rangon leŭtenanto en 1876 (samtempe lia nomo ŝanĝiĝis, krome li kristaniĝis). Post jaroj li plulernis en Vieno. Ekde 1886 li ricevis postenon en la defenda ministerio. Inter 1889 kaj 1904 li ankaŭ instruis en la akademio, dume en 1895 li iĝis majoro. Inter 1910 kaj 1917 li estis ministro pri defendo. En 1912 li baroniĝis. Post la 1-a mondmilito li retiriĝis, sed dum Hungara Sovetrespubliko li estis arestita. En 1927 li iĝis senatano.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Alkalmazó megbeszélések a spicherni csatából (1897)
  • A háború tényezői (1915)
  • Háborúról - tradukaĵo

Fontoj redakti