Kabulo (rivero)

(Alidirektita el Kabul (rivero))

La KabuloKabul-rivero estas dekstra (okcidenta) alfluanto de Induso. ĝi havas longon de 450 km, prizorgas la basenon de Kabulo same kiel la ĉirkaŭon de Ĝalalabado kaj Peŝavaro. Gravaj alfluantoj estas Panĝŝer, Sŭat kaj Kunar.

Kabulo (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 460 km
Fluo
Geografio
Landoj Afganio
Regionoj Provinco Vardak
Map
vdr
Pontoj super Kabul-rivero, februaro 2007

Ĝi fontas en la Sanglak-montaro, proksime al la Unai-pasejo, okcidente de la ĉefurbo Kabulo, en distrikto Jalrez de provinco Vardak. Ĝi fluas en la ĉefurbo sude preter la Kabula Zoo. Post kiam ĝi trapasas la politikajn limojn de al Pakistano, norde de la Ĥajber-pasejo, ĝi alfluas ĉe Attock la Induson. Ĝi estas menciita unuafoje en la Rigvedo.