Kacwin
Kacwin, hungare Szentmindszent estas vilaĝo en Pollando, en provinco Malgrandopolio, en vojevodio Nowy Sącz, en Distrikto Nowotarski.
- Areo: 24 km²
- Supermara alteco: 530-980 m
- Loĝantaro: 980
- Poŝtkodo: 34-441
- Telefonprefikso: +(48)18
- Aŭtokodo: KNT
- koordinatoj: 49° 22' N, 20° 17' E
Situo redakti
La vilaĝo situas en Karpatoj en valo de rojo, fine de sakovojo. Spišská Stará Ves troviĝas 5 km-ojn for.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1320. Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Hungario, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesújfalu, poste al Pollando. En 1939 Slovakio okupis la vilaĝon kaj ĝis 1945 apartenis al Slovakio.
Vidindaĵoj redakti
- katolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 15-a jarcento, poste barokiĝis
- akvomuelejo
- akvofalo