Kafsimila trinkaĵokafsurogato, ofte ankaŭ nomata maltokafo, estas plej ofte el diversaj cerealoj kun aldono de amara cikorio farita trinkaĵo kiu similas al kafo. Male al vera kafo la trinkaĵo ne entenas kafeinon.[1]

pakaĵo de kafsurogato marko „Koff“ de la firmao J.J.Darboven el la mezo de la 20a jarcento

Ingrediencoj redakti

La kafsurogato estas farata el malto, hordeo, sekalo, spelto, glanoj, fagopiro, figo au la radikoj de la amara cikorio. Malofte oni uzas aliajn plantojn kiel kafvicio, lupenoj, rustitaj kaj muelitaj karotoj, daktilaj kernoj, vinberkernetoj, grundmigdaloj, asparagoj, rozfruktoj, ĉerizaj kernoj, terpomoj, migdaloj, maizo, radikoj de oficina taraksako, sukerbetoj kaj kaŝtanoj.

Historio redakti

 
la germana firmao Kathreiners Malzkaffee-Fabrik ricevas la titolon kortega liveranto“ (1906)

Jam en Babilono kaj en la antikva Egiptio oni uzis rostitajn semojn por fari trinkaĵojn. Kiam Frederiko la 2-a malpermesis la konsumadon de kafo por la ordinara popolo aŭ kiam dum la napoleona kontinena blokado de 1806 ĝis 1812 la kafo estis malabundega, la mezeŭropaj popoloj serĉis alternativon por la transmara kafo. La unua cikoria fabriko ekestis en Germanio fine de la 18a jarcento.

La inventintoj de la cikoria kafo estis laŭdire majoro Christian von Heine el Holzminden kaj la gastejestro Christian Gottlieb Förster (m. ĉ. 1801) el Brunsvigo. Ambaŭ ricevis en 1769/70 koncesion por la produktado de cikoria kafo en Brunsvigo kaj Berlino.[2][3] La urbo Brunsvigo rapide evoluiĝis al frua centro de la produktado de cikoria kafo. Jam ĉ. 1795 tie ekzistis 22 ĝis 24 tiuspecaj entreprenoj.[4] La produktado ŝanĝiĝis ekde 1781 de metia produktado al grandskala industria produktado.[3] Ofte oni nur anstataŭas parton de la multekosta kafo per cikoria kafoanstataŭaĵo.

Kafanstataŭaĵo el rostitaj figoj probable ekestis ekde la mezo de la 18a jarcento en norda Italujo. La unua mencio de tiu kafsurogato en Germanujo okazis en 1858.[5] [6]

La fama mirakla resaniganto Arthur Lutze el Köthen inventis en la mezo de la 19a jarcento la unuan „sanec-kafon“. Ĝia ingredienco estis ĉefe hordeo. Tie la produkto estis produktata ĝis la komencaj jaroj de la 20a jarcento laŭ la nomo „Wittigs Gesundheits-Kaffee“ (sanec-kafo de Wittig). Dum la „Tria Regno“ (1933–1945) ekestis en Germanujo la esprimo Kafo-surogat-ekstrakto. La ŝtato administris tiun produkton ĝis la komencaj jaroj de la Federacia Respubliko Germanujo. En tiu tempo kafo estis raraĵo. En la gastejo oni tiam ofertis ankaŭ „Germanan Kafon“, plibeliga vorto por kafsurogato. La plej granda poduktanto tiam estis la firmao „Gebr. Linde G.m.b.H.“, ekde 1973 Nestlé Food Service).

Ekde kelkaj jaroj „cereala kafo“ aŭ „fruktkafo“ estas ŝatataj de la naturnutraĵa movado, ĉar tiuj surogatoj havas la reputacion esti pli sana ol vera kafo. Gravas ankaŭ, ke ili ne enhavas kafeinon.

Sanaj riskoj redakti

La probabla kancerogena akrilamido, kiun oni trovis ankaŭ en kafosurogato, damaĝas la reputacion de tiu trinkaĵo por esti sana.[7]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Peter Wehle: Sprechen Sie Wienerisch? Wien 2003, ISBN 978-3-8000-3961-6, S. 307.
  2. Christian Gottlieb Förster: Geschichte von der Erfindung des Cichorien-Caffee. Georg Ludewig Förster, Bremen 1773
  3. 3,0 3,1 Thomas Hengartner, Christoph Maria Merki (Hrsg.): Genußmittel: ein kulturgeschichtliches Handbuch. Campus Verlag, Frankfurt a.M./New York 1999, ISBN 3-593-36337-2, S. 109–112.
  4. Carl Philipp Ribbentropp: Vollständige Geschichte und Beschreibung der Stadt Braunschweig. Band 2, Braunschweig 1796, S. 146–148.
  5. Christhard Schrenk kaj Hubert Weckbach: „… für Ihre Rechnung und Gefahr“ – Rechnungen und Briefköpfe Heilbronner Firmen, Stadtarchiv Heilbronn 1994, S. 108.
  6. Imperial Bohnen- und Feigenkaffee[rompita ligilo] abgerufen am 5. Dezember 2011
  7. Übersicht Acrylamidgehalte des BVL, PDF 29 kB, abgerufen am 5. März 2011[rompita ligilo].