Kairuko de Grebneff (latine Kairuku grebneffi) estas unu el du specioj de kairuko, formortinta genro el ordo pingvenoj (Sphenisciformes). La genro estas trovita en fosilioj en formacio Kokoamu Greensand en Novzelando. Kairuku grebneffi estis la plej granda pingveno en historio. Starante iuj specianoj specianoj supozeble estis ĉ. 1.5 metrojn altaj kaj pezis pli ol 60 kilogramojn (kompare, la imperiestra pingveno, la plej granda pingveno de nuna tempo, estas nur 1.2 metroj alta kaj ne pezas pli ol 40 kilogramojn). La unuaj ostoj de Kairuku grebneffi estas trovitaj ankoraŭ en 1977, tamen nur en februaro 2012 la plena priskribo de la specio aperis rezulte de internacia kunlaboro de kelkaj sciencistoj el diversaj institucioj.[1][2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kairuko de Grebneff
Kairuku grebneffi
Kairuku grebneffi
Biologia klasado
Regno: Animalia (Animaloj)
Filumo: Chordata (Ĥorduloj)
Klaso: Aves (Birdoj)
Ordo: Sphenisciformes (Sfeniskoformaj)
Familio: Spheniscidae (Sfeniskedoj)
Genro: Kairuku
Kairuku grebneffi
Ksepka, Fordyce, Ando & Jones, 2012
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Krom la nekutima grando, Kairuku grebneffi havis aliajn ecoj, kiuj distingas ĝia aspekto de aliaj pingvenaj specioj. Ĝi havi pli maldikan korpon kaj pli longajn naĝilojn ol ĉiuj aliaj priskribitaj specioj de pingvenoj, ĉu formortintaj, ĉu ekzistantaj.[3][4] Krome, la beko ankaŭ estis nekutime longa, kaj la kolo supozeble estis pli fleksebla ol tiu de aliaj pingvenoj.[5] Longo de femuro estis ĉ. 14 cm kaj vasto ĝis 4.8 cm. Humeroj estis ĝis 17 cm longaj, pli longaj relative al korpo ol ĉe ĉiu alia pingveno, kaj ĝis 3 cm vastaj. Pro tio la naĝiloj de kairukoj estis pli longaj kaj probable pli flekseblaj ol tiuj de aliaj pingvenoj[5][6][7] Tibiotarso estis ĝis 24 cm longa, sternumo ĝis 46 cm. Pli frue paleontologiistoj apartenigis multajn ostojn de kairukoj al alia hipoteza pingvena specio Palaeeudyptes antarcticus.[6]

Oni distingas na K. grebneffi de la dua priskribita specio K. waitaki laŭ aranĝo de vertebroj kaj rekta pinto de la beko (ĉe K.waitaki la pinto estas kurvita). Krome, ĉiuj trovitaj specianoj de K.grebneffi estis pli grandaj ol tiuj de K.waitaki, kvankam la malgrandeco de la ekzemplaro ne donas sufiĉan evidentaĵon ke tio ĉi estas diagnoza karakterizaĵo.[6]

K. grebneffi loĝis en teritorioj de nuna Novzelando en malfrua oligoceno, antaŭ 27 ĝis 24 milionjaroj. Tiam la grandaj insuloj de Novzealndo ankoraŭ ne emerĝis kaj la areo estis plejparte oceano kun kelkaj apartaj insuloj. Onikrede, la rokaj bordoj de tiuj insuletoj estis oportuna reprodukta zono por la pingvenoj, dum la oceano liveris al ili nutron.[8] K. grebneffi kunloĝis kun almenaŭ kvar aliaj pingvenaj specioj. Oni spekulacias ke probable ĉiu specio ĉasis malsamajn sortojn de fiŝoj kaj do havis insulitan ekologian niĉon.[9]

K. grebneffi estis unu el la plej longe travivintaj gigantaj pingvenoj.[5] Kaŭzo de ĝia formorto estas ne konata precize. Tatsuro Ando, unu el sciencistoj el teamo kiu malkovris la specio, spekulaciis ke ĝi plej probable estis rilata al "subita ŝanĝo de mediaj kondiĉoj".[5] Aliaj eblecoj estis apero de novaj rabobestoj aŭ konkurantoj por la sama manĝaĵa grupo.[8]

Malkovro redakti

La specio estis priskribita dum kunlaboro de paleontologiistoj Daniel T. Ksepka, (Ŝtata Universitato de Norda Karolino kaj Muzeo pri Naturaj Sciencoj de Norda Karolino, Raleigh, Norda Karolino, Usono), Ewan Fordyce (Universitato de Otago, Dunedin, Novzelando), Tatsuro Ando (Ashoro Museum of Paleontology) kaj Craig Jones (Institute of Geological and Nuclear Sciences) en februaro 2012.[10] Ewan Fordyce trovis unuaj ostojn de kairukoj ankoraŭ en 1977, tamen ne sufiĉis evidentaĵoj por agnoski ĝin nova specio.[8] Nur la tuta internacia teamo sukcesis rekostrui kompletan skeleton el restaĵoj de kelkaj specianoj trovitaj en Kokoamu Greensand en norda Otago kaj suda Canterbury regionoj de Novzelando.[6][8] Tiuj ĉi specianoj estas eble la plej kompletaj skeletoj el ĉiuj formortintaj pingvenaj specioj, kaj do ili estas utilaj por la ĝenerala studo de fosiliaj pingvenoj.[6] La holotipo estis kolektita el rojo Waipati, alfluanto de rivero Maerewhenua.[6] Dum rekonstruo la reĝa pingveno estis uzata kiel ekzemplo.[8]

Deveno de nomo redakti

La vorto Kairuku, uzata kiel genra nomo, en la maoria lingvo signifas "subnaĝulo por manĝaĵoj".[1] La specia nomo estas elektita je la memoro de paleontologiisto Andrew Grebneff, kiuj laboris en Universitato de Otago ekde 1985 kaj grave helpis la esploron ĝis sia tragedia morto en 2010.[6][10]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 В Новой Зеландии нашли самого большого ископаемого пингвина. Lenta.ru. Alirita 2012-02-28.
  2. Kairuku grebneffi — ScientificAmerican
  3. Гигант среди пингвинов. Вокруг Света (28.02.2012). Alirita 2012-02-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-02. Alirita 2012-03-02.
  4. В Новой Зеландии нашли самого большого ископаемого пингвина. Океанология (28.02.2012). Alirita 2012-02-28. Arkivigite je 2012-09-14 per WebCite
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Jennifer Viegas. "Ancient Penguin Weighed 130 Pounds", Discovery News, February 27, 2012. Kontrolita March 1, 2012. Arkivigite je 2012-03-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-01. Alirita 2012-03-02.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 Ksepka, D.T., Fordyce, R.E., Ando, T. and Jones, C.M. (2012). “New fossil penguins (Aves, Sphenisciformes) from the Oligocene of New Zealand reveal the skeletal plan of stem penguins”, Journal of Vertebrate Paleontology 32 (2), p. 235–254. doi:10.1080/02724634.2012.652051. 
  7. "Fossils show huge penguin once roamed New Zealand", Google, February 28, 2012. Kontrolita March 1, 2012.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 "Scientists reconstruct ‘elegant’ giant penguin that lived in New Zealand 26 million years ago", Dawn.com, March 1, 2012. Kontrolita March 1, 2012.
  9. Christine Dell'Amore. "Giant Prehistoric Penguins Revealed: Big but Skinny", National Geographic News, 2012-02-27. Kontrolita 2012-03-01.
  10. 10,0 10,1 March of the Fossil Penguins. Wordpress.com. Alirita 2012-02-28.

Eksteraj ligiloj redakti