Malfermi la ĉefan menuon

Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen

Domego de iama altlernejo pri Kölcsey, nun kampuso Péterfia

Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen, hungare kun mallongigo: Debreceni Református Hittudományi Egyetem (DRHE) estas universitato en Hungario, en urbo Debrecen. 1200 studentoj lernas en tiu ĉi universitato.

Ĉefdomo de la universitato

HistorioRedakti

Historio de la universitato komenciĝis jam en 1538. Tiam oni establis reformitan kolegion, kiu seninterrompe funkciis dum jarcentoj. En 1912 oni kreis reĝan sciencan universitaton el la kolegio, ĝi funkciis kun 3 fakultatoj. La universitato prenis la nomon István Tisza en 1921 kaj ĝis la socialismo oni instruis ankaŭ teologion. En 1949 la teologia fakultato forlasis la universitaton kaj ĝi funkciis plu sub nomo Kalvinana Teologia Akademio de Debrecen. Depost la socialismo la akademio rericevis la rangon universitato, dume ĝi havas fortajn kontaktojn kun Universitato de Debrecen. En 2011 aliĝis Pedagogia Altlernejo pri Ferenc Kölcsey al Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen, do kreiĝis pli nova kampuso.

KampusojRedakti

La ĉefa kampuso situas malantaŭ Kalvinana kirkego (Debrecen), origine tie funkciis la kalvinana kolegio. Nun tie funkcias ankaŭ instituto, gimnazio kaj biblioteko.

Proksime etendiĝas la alia kampuso, origine gimnazio, poste altlernejo pri Kölcsey.

Elektitaj instruistojRedakti

Iamaj studentoj (elekto)Redakti

FontojRedakti