Péter Bihari, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bihari Péter estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Liaj pseŭdonimoj estis Böszörményi kaj Bujdosó [bosormEnji bujdoŝO].

Péter Bihari
Péter Bihari (grafiko de Zsigmond Pollák en 1888)
Péter Bihari (grafiko de Zsigmond Pollák en 1888)
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de februaro 1840(nun 1840-02-05)
en Hungario Zsadány (?) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 28-an de novembro 1888
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj latinahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Kálmán Bihari
Okupo
Okupo filozofoinstruisto
vdr
Kovrilpaĝo de libro de Bihari

Péter Bihari[1] naskiĝis la 5-an de februaro 1840 en Zsadány (ne plene identigita vilaĝo en Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 28-an de novembro 1888 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Bihari frekventis gimnaziojn en Várad, Békés kaj Debrecen, poste li studis en Kalvinana Kolegio de Debrecen, poste en Universitato de Vieno, Sorbonne kaj aliaj universitatoj. Hejmenveninta li instruis en gimnazio de Szatmárnémeti (1868-1873), poste en Kalvinana Teologia Akademio de Budapeŝto, fine en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li havis la instruan rangon privata instruisto ekde 1882. Li fondis gazeton en 1869 kaj redaktis ĝin kelkajn jarojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Kifejezett közérzelem Révész Bálint urnak... (poemo, 1856)
  • Rövid nevelés- és oktatástan (1872)
  • A philosophiai tudományok encyclopaediája (1875)
  • Általános és hazai művelődéstörténet (1884)
  • Iskolai és házi neveléstan (1885)
  • Tiszta gondolkodástan vagy logika (1886)

Fontoj redakti

Referencoj redakti