Zsadány (ĴadAnj) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Sarkad.

Blazono de Zsadány

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Zsadány situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Komádi estas proksime.

Dum la historio la vilaĝo apartenis al regiono de Nagyvárad, kiu ĉesis en 1920. La judoj alvenintaj en la 18-a jarcento estis deportitaj en 1944.

Vidindaĵoj estas kastelo de Fried kaj kalvinana preĝejo.

Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, klubo de maljunuloj, kulturdomo, biblioteko, apoteko, kuracejo, infankuracejo, dentokuracejo, poŝto, policejo, sportejo, restoracio.