Kalvinana preĝejo (Dunavecse)
La Kalvinana preĝejo estas religia Monumento historia en Hungario, en urbo Dunavecse.
Kalvinana preĝejo de Dunavecse | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Dunavecse
| |
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Dunavecse |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Bács-Kiskun |
Dato de konsekro | 1745, denove: 1810 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | József Hild (nur la turo) |
Konstruado | 1743–1745 |
Specifo | |
Enhaveco | 1100 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
En la 1550-aj jaroj la loĝantoj iĝis kalvinanoj, sekve ili profitis la iaman katolikan kirkon. Tie okazis sinodoj en 1610 kaj 1635. En 1638 la turkoj malkonstruis la plenan preĝejon, tial oni konstruis novan provizoran kirkon el ligno post 2 jaroj al la sama loko. En la 1740-aj jaroj pli nova preĝejo konstruiĝis, sed ne en tiun lokon. La turo ricevis horloĝon en 1773. En 1808 la navo estis pligrandigita. La turo estis konstruita en 1832. Orgeno alvenis en 1858 kaj ĝi moderniĝis en 2001. La kirko estis renovigita en la jaroj 1925, 1950, 1980.
Sur la ekstera muro 2 memortabuloj memorigas pri la inundoj.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola, antaŭe estas videbla statuo pri Sándor Petőfi. La konstruaĵo laŭ la fasado havas meze unue kvadratan turon (sube estas la enirejo), kiun sekvas la navo. Interne galerioj troviĝas laŭ la 3 flankoj.