Kalvinana preĝejo (Őrbottyán)

La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Őrbottyán (Hungario), pli frue en vilaĝo Őrszentmiklós.

Kalvinana preĝejo de
Őrbottyán
Kalvinana preĝejo en Őrbottyán
Kalvinana preĝejo en Őrbottyán
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Őrbottyán
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado 1936
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 2162 Őrbottyán, Ady Endre utca 5
vdr

Historio redakti

Dum dominado de turkoj la loĝantoj ĝenerale konvertiĝis al kalvinismo. Pri la tiama historio la dokumentoj malaperis. La unua mencio pri kalvinana pastro okazis en 1629. En 1691 la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Iom poste la loĝantoj reiris kaj konstruis kaj lernejon kaj kirkon (ambaŭ kalvinanan). Depost fino de liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a (1711) periodo de kontraŭreformacio sekvis kaj en 1719 la kirko estis forprenita. Nur en 1784 pro nova leĝo la kalvinanoj rericevis rajtojn. Ili partoprenis en kirkokonstruado en Váchartyán, fine loke en 1800. Ĝi ricevis paroĥan rajton en 1891. La nun videbla kirko estis konstruita en 1936.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, sed la plena enireja parto rekte estas alirebla el la strato. La fasado estas malsimetria, la kvadrata turo dekstre altiĝas. La turpinto estas piramida. La kirka enirejo troviĝas malantaŭ arkado (arkitekturo), kelkaj larĝaj ŝtupoj kuras al la arkadoj. La fasado havas ankaŭ 3 rondajn fenestrojn, el ili unu apartenas al la turo.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti