Őrbottyán

Urbo en Hungario

Őrbottyán [OrbotjAn] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Vác.

Őrbottyán
Stacidomo
Stacidomo
Stacidomo [+]
FlagoBlazono
Hungaria urbo [+]

Regno Hungario
RegionoMeza Hungario
DepartementoPest
DistriktoDistrikto Vác

Koordinatoj47° 41′ N, 19° 17′ O (mapo)47.6872119.28323Koordinatoj: 47° 41′ N, 19° 17′ O (mapo) [+]
Areo27,37 km² (2 737 ha) [+]

Loĝantaro8 203 [+] (1-a de januaro 2023)
Denseco299,71 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoMezeŭropa tempo [+]
Poŝtkodo2162 [+]
Telefona antaŭkodo(+36) 28
KSH kodo08545

Geografia lokigo sur la mapo : Pest

Vidu situon de Őrbottyán kadre de Pest
Vidu situon de Őrbottyán kadre de Pest
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Hungario

Vidu situon de Őrbottyán kadre de Hungario
Vidu situon de Őrbottyán kadre de Hungario
DEC

Vikimedia Komunejo:  Őrbottyán [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Vojo en Őrbottyán

Geografio redakti

Őrbottyán situas 30 kilometrojn nord-oriente de la ĉefurbo, sur malebenaĵo, laŭ fervojo Budapeŝto-Veresegyház-Vác, laŭ flankovojoj, Veresegyház estas en la najbareco.

La regionon ĉirkaŭas montetoj (Montetaro Gödöllő), kaj ĝi estas riĉa je vivantaj akvoj: riveretoj, lagoj - eĉ kelkaj familiaj domoj havas propran, naturan lageton en siaj ĝardenoj.

Al Őrbottyán oni povas alproksimiĝi per trajno (de la Stacidomo Nyugati en Budapeŝto), aŭ per aŭtobuso (de Újpest Városkapu).

Historio redakti

En 1970 Őrbottyán estiĝis per kuniĝo de du historiaj vilaĝoj "Őrszentmiklós" [orsentmikloŝ] kaj Vácbottyán [vacbotjan]. La unuigita komunumo urbiĝis en 2013.

La loko estas preferata far loĝantoj de la budapeŝtanoj, kiuj dezirante por si mem kvietan, senbruan loĝlokon, volonte elektas ĉi tiun lokon.

Őrbottyán estas tiu urbo, en kiu la sonorilegoj de la preĝejoj (ĝi havas 5 preĝejojn) ne nur sonas, sed ankaŭ estas surloke produktataj. Ĉi tie vivas kaj laboras la unusola mez-eŭropa (en senco de larĝa Karpat-baseno) sonoril-faristo, Miklós GOMBOS. Li daŭrigas la familian tradicion, lerninte la malfacilan profesion de sia patro, Lajos GOMBOS, kaj farante la sonorilegojn (ĉefe el bronzo) por la preĝejoj de la tuta lando.

 
Fiŝkaptista lago en Őrbottyán

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Komunumoj pri őr (= sentinelo) en Hungara reĝlando redakti

Post alveno de hungaroj la sentineloj gardis ankaŭ internajn limojn inter la gentoj.

Alőr Alsóőr Felsőőr Őr Őraljaboldogfalva Őrbottyán
Őrdarma Őregyház Őrfalu Őrhalom Őrhegy Őrimagyarósd
Őriszentpéter Őrmező Őrös Rábaőr Szamosőrmező Temesőr

Fontoj redakti