Kalvinana preĝejo (Ajka-Tósok)
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Ajka, en loĝkvartalo Tósok, kiu estis iam memstara vilaĝo.
Kalvinana preĝejo de Ajka-Tósok | |
---|---|
Kalvinana preĝejo de Ajka-Tósok
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Ajka |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Veszprém |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1833–1834 |
Specifo | |
Enhaveco | 250 sidlokoj |
Longo | 17 m (interne) |
Larĝo | 8 m (interne) |
Alto | 28 m (turo) |
Ligiloj | |
Historio
redaktiApud Tósok estis tre proksime alia vilaĝo Berénd, kiu havis ŝtonan kirkon ekde 1545. En la sekvaj jardekoj dum dominado de turkoj disvastiĝis la protestantaj religioj. En la 17-a jarcento Tósok kaj Berénd havis komunan kalvinana pastron kaj la loĝantoj uzis la menciitan kirkon. En 1783 en Ajka estis konsekrita la kalvinana preĝejo, poste Tósok kaj Berénd estis filio de Ajka. En 1786 ankaŭ en Tósok estis konstruita kirko, poste en proksima loko pli nova en 1834. Oni aĉetis harmoniumon en 1932. Dum la 20-a jarcento la kirko kelkfoje estis renovigita. Inter 1953-1955 oni konstruis kunvenan ĉambron al la navo, poste pli grandan en 2000 malantaŭ la absido.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola ĉe stratangulo en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turopinto estas plurlatera piramido.