Kalvinana preĝejo (Csaroda)
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo kaj Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Csaroda.
Kalvinana preĝejo de Csaroda | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Csaroda
| |
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csaroda |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La preĝejo konstruiĝis en la 13-a jarcento, ekde la 16-a jarcento la kalvinanoj profitas ĝin. Post 2 jarcentoj sonorilostablo konstruiĝis. En 1642 la muroj estis pentritaj per floraj motivoj. La predikejo en 1770 pretiĝis. En 1902 kaj en 1975 la preĝejo renoviĝis.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola. La svelta turo estas kovrita per ŝindo. La enirejo estas flanke, ne sub la turo. Post la longa navo la kvadrata sanktejo aldoniĝas. Interne laŭ la kutimo galerio sur 2 vastaj kolonoj troviĝas. En la interna muro estas freskoj pri apostoloj.
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio