Kalvinana preĝejo (Debrecen, strato Mester)
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo de Debrecen, laŭ strato Mester. Dum la konstruado ĝi estis la deka kalvinana preĝejo en la urbo.
Kalvinana preĝejo (Debrecen, strato Mester) | |
---|---|
Kalvinana preĝejo de Debrecen, strato Mester
| |
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Debrecen |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Hajdú-Bihar |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | Eklektika arkitekturo |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 600 sidlokoj |
Longo | 26,52 m (navo) |
Larĝo | 11,26 m (navo) |
Alto | 40 m (turo); 8-9 m (navo interne) |
Ligiloj | |
Historio redakti
Urbo Debrecen en 1929 donacis areon por konstrui novan kalvinanan kirko. La konstruado okazis en la jaroj 1937 kaj 1938. La orgeno estis farita en 1940. En 2000 apud la preĝejo oni konstruis renkontiĝan domon, kie precipe por la geinfanoj oni aranĝas diversajn kunvenojn.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en angulo de placo kaj strato. La fasado estas malsimetria, maldekstre la kvadrata turo altiĝas. Meza parto de la fasado estas simetria kaj reliefas. Meze funkcias la enirejo, pli supre tri fenestroj situas, plej supre granda fenestrorozo estas videbla. Interne super la enirejo sur galerio la orgeno funkcias.