Kalvinana preĝejo (Domoșu)

La Kalvinana preĝejo en Domoșu estas religia konstruaĵo en Rumanio, en Transilvanio, en vilaĝo Domoșu (ĝis la Traktato de Trianon la loknomo estis laŭ la tiam oficiala hungara lingvo: Kalotadámos).

Kalvinana preĝejo de
Domoșu
Kalvinana preĝejo en Domoșu
Kalvinana preĝejo en Domoșu
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Domoșu
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La katolika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento (laŭ kelkaj iom poste). Partoj el la gotiko ankaŭ nun estas videblaj. En 1606 jam la kalvinanoj uzis la preĝejon. En 1701 oni riparis la preĝejon, kaj la turo jam estis farita el ŝtono. En 1746 Lorenco Umling pli maljuna pentris kaj riparis la ĉeftablon, pordon kaj la predikejon. Li pentris ankaŭ la galerion kaj faris benkojn en 1753, kie estas legeblaj diversaj hungaraj tekstoj. En 1774 la tuta familio Umling pentris la kasonan plafonon kaj aliajn meblojn. La orgeno muzikas ekde 1813.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo havas ekstere muron. La kvadrata turo situas super la enirejo. La preĝejo havas unu navon.

Fontoj redakti