Kalvinana preĝejo (Gulács)
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Gulács.
Kalvinana preĝejo de Gulács | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Gulács
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gulács |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
La supozeble gotika, tiam katolika kirko estis konstruita en la 15-a jarcento. Ĉirkaŭ en la 16-a jarcento la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon, tial la kirko iĝis kalvinana. Sigelo de la jam kalvinana kirko estis farita en 1595. Inter 1818-1867 la preĝejo estis plene rekonstruita en pluraj etapoj, sed oni uzis supozeble ankaŭ la malnovajn partojn. Ĝis tiam arkeologia esplorado ne okazis. En 2002 la preĝejo estis renovigita.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en parko ĉe vojdisiĝo. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo troviĝas ĉe piedo de la turo. La absido estas duonronda kaj havas saman larĝon, ol la navo.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2019-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj