Kalvinana preĝejo (Hódmezővásárhely-Susán)
La Kalvinana preĝejo estas impona religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Hódmezővásárhely en loĝkvartalo Susán [ŝuŝAn].
Kalvinana preĝejo de Hódmezővásárhely-Susán | |
---|---|
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Hódmezővásárhely |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Csongrád |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 42 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita ekstere el flavaj-ruĝaj brikoj |
Ligiloj | |
Historio redakti
Komence de la 20-a jarcento jam en loĝkvartalo Susán nobro de la loĝantoj necesis apartan kalvinanan kirkon. La kalvinanoj fondis memstaran eklezian grupon en 1907. La konstruado mem okazis inter 1909-1910 laŭ planoj de loka arkitekto József Borsos. Li ĵus projektis en la urbo similan preĝejon: Kalvinana preĝejo (Hódmezővásárhely-Tabán).
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto ĉe stratangulo, sed la ĉefenirejo situas laŭ la trotuaro. La proksima, najbara domo estas la paroĥo konstruita samtempe laŭ sama stilo. En la preĝejkorto estas videbla memortabulo pri falintoj dum la 2-a mondmilito. La fasado estas malsimetria, dekstre la kvadrata turo altiĝas. Malsupre la turo plilarĝiĝas, tie funkcias la enirejo. La turo mem estas tre longa kaj la pinta parto estas seslamena alta piramido. Planko de la preĝejo estas du kvadratoj, kiuj turniĝas unu al la alia, la turo leviĝas en angulo de ilia renkontiĝo. La plafono estis farita el ferbetona arkaĵo.