Kalvinana preĝejo (Hernádcéce)
La kalvinana preĝejo de Hernádcéce estas religia historia monumento en vilaĝo Hernádcéce (Hungario), samtempe la plej malnova konstruaĵo de la vilaĝo.
Kalvinana preĝejo de Hernádcéce | |
---|---|
Kalvinana preĝejo de Hernádcéce (Supra)
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Hernádcéce |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
La malgranda gotika katolika kirko estis konstruita en la 14-a aŭ 15-a jarcento. En 1595 jam la kalvinanoj uzis la preĝejon. Diversaj renovigaj aŭ trakonstruaj laboroj okazis en 1750, 1905 kaj 1968. En la ligna kvadrata firstotureto mankas sonorilo, tial oni konstruis lignan sonorilostablon 20 metrojn for de la kirko.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto, tamen apude troviĝas la sonorilostablo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. La kirko havas apogpilierojn. La turopinto estas baroka bulboforma.
Fontoj redakti
- hungare kun foto
- hungare kun foto Arkivigite je 2020-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj