Kalvinana preĝejo (Kisar)
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Kisar.
Kalvinana preĝejo de Kisar | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kisar |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence gotiko, poste baroko, fine eklektikismo (arto) |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 35 m (turo) |
Ligiloj | |
Historio redakti
La gotika, tiam katolika kirko estis konstruita en la mezepoko. Ĉirkaŭ en la 16-a jarcento la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon, tial la kirko iĝis kalvinana. En 1797 ĝi estis trakonstruita laŭ baroko, poste en 1877 laŭ Eklektikismo (arto). En 1944 la preĝejo estis trafita per bombo. En 1970 la inundo atingis ankaŭ la preĝejon, pri tio memortabulo memorigas ekde 1991. En la 2010-aj jaroj la preĝejo estis /renovigita/restaŭrita.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto. Ĉe la navo vestiblo plene reliefas. En la alia flanko la turo plene reliefas. Sur la ekstera muro estas memortabuloj pri falintoj dum la mondomilitoj kaj la deportitaj judoj. Interne restis origina la predikejo, kiu estas 12-angula el la 18-a jarcento.